lunes, 27 de julio de 2009

Incendio en Zamenhof ne malhelpis la inaŭguron

En la konstruaĵoj uzataj kiel ejo de la Universala Kongreso en
Bjalistoko mankas granda salono. Tial salono Zamenhof ĉi-jare estas
granda tendo, starigita en la korto de la kongresejo. Kelkajn tagojn
antaŭ la komenco de la kongreso vandaloj fajrigis unu el la flankoj de
la tendo. Tridek metroj de la tendoŝtofo detruiĝis, antaŭ ol la
fajrobrigado sukcesis estingi la incendion. La riparo de la damaĝo
kostis pli ol 2.500 eŭrojn, sed dimanĉe la solena inaŭguro povis okazi
laŭplane en la tendo. Dum la inaŭguro pluraj lokaj kaj regionaj
gravuloj alparolis la kongresanojn en Esperanto.

pli:

http://www.liberafolio.org/2009/bjalistoko1/

novaĵoj pri la kongreso ĉiutage en:

http://www.liberafolio.org/uk2009

No hay comentarios:

 
lernu!