sábado, 18 de julio de 2009

[esperanto-en-andaluzio:236] Peto de redaktoro de Pola Radio

Saluton al ĉiuj,

Mi ricevis ĉi tiun mesaĝon de Maciej Jaskot, redaktoro de Pola Radio, kiun multaj el vi memoras de la pasinta Hispana Kongreso en Malago. Bv. legi kaj, se eblas, helpu lin.

Amike,

Pedro

"Karaj Samideanoj,

Mi nomigxas Maciej Jaskot kaj mi estas konstanta kunlaboranto de la E-Sekcio de Pola Radio. Mi havis la okazon partopreni la cxi-jaran Hispanan E-Kongreson en Malago, kie /krom pretigi intervjuojn por Pola Radio/ mi ankaux disdonis enketilojn por havi analizotan materialon por mia diplomlaborajxo.
Mi ankorauxfoje dankas al cxiu, kiuj redonis al mi la paperversiajn enketilojn.

Tamen, mi bezonas multe pli da respondoj al la enketilo mem kaj pro tio mi skribas al HEF petante, ke oni metu en la cxefan pagxon de esperanto.es /en la esperanta versio/ ligilon al mia enketilo

http://spreadsheets.google.com/viewform?formkey=cmFuV2hsTEZxV1VNdTVaQ2JNUDRHc1E6MA

kun peto por kontribui.

Mi emas havi kiom multe pli da respondoj de hispanaj esperantistoj.
Mi estus ege dankema al Vi pro la helpo, kiu ne nur helpos multgrade min sed ankaux al la nia movado mem.

Mi antauxdankas Vin pro cxiuajna helpo kaj deziras felicxan somerperiodon,

Maciej Jaskot"

--
Pedro A. Hernández Úbeda
c/Candilejas, 26 1º izda
28018 Madrido (Hispanio)
Telefono: (+34) 912234853
Faksilo: (+34) 912234864
Postelefono: (+34) 622126416
Skajpo: pedroesperanto
Ipernity: www.ipernity.com/home/pedroesperanto


Esperanto, lingvo internacia!
www.esperanto.net

No hay comentarios:

 
lernu!