martes, 7 de julio de 2009

[esperanto-en-andaluzio:230] Intervjuoj al malagaj kongresanoj en Pola Radio

Julio Herrero transskribis mesaghon de Maciek Jaskot, redaktoro de Pola Radio, kiu registris 5 intervjuojn dum la Kongreso en Malago:
Kara Julio!
Ankorauxfoje pro la invito al ege agrabla kongreso en Malago, kie mi faris kvin intervjuojn.
Mi volas informi, ke cxiutage, ekde hodiaux, lundo la 6a de julio gxis vendredo la 10-a en Pola Radio en Esperanto (
www.polskieradio.pl/eo) estos auxskultebla kadre de la cxiutaga programo unu intervjuo, kiun mi faris kun samideanoj en la kongreso. Hodiaux, lunde Vi povos auxdi la intervjuon kun Vi, merkrede - ekzemple - tiun kun sinjoro Ubeda.
Bv. sciigi pri tio aliajn esperantistojn.
Dankon kaj fartu bone,
Maciek

Koran saluton
Julio Herrero
Rimarko de Darío: La intervjuoj ankau estos elshuteblaj el: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml (atendu la aperon de la elsendo, kio okazas chiutage laste vespere: ekde la apero la elsendo estas auskultebla iam ajn).

No hay comentarios:

 
lernu!