jueves, 23 de julio de 2009

Esperanto centro inauxgurita

Esperanto-Centro inauxgurita!

Hodiaux, la 21-an de julio en 2009, la urbestro Tadeusz Truskolaski solene
inauxguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, trovigxanta cxe la strato
Warszawska, n-ro 15 en Bia³ystok.

La inauxguron, krom multaj amikoj de Esperanto, partoprenis i.a.:
vicurbestro Aleksander Sosna, prezidanto de la Urba Komitato W³odzimierz L.
Kusak kaj kunauxtoroj de la ekspozicio s-ino Jolanta Rogowska el la
Historia Muzeo kaj s-ro Andrzej Lechowski - la direktoro de la Podlahia
Muzeo en Bia³ystok.

Samtempe kun la malfermo de la Centro oni inauxguris la konstantan
ekspozicion: "Bjalistoko de juna Zamenhof" kaj la du portempajn
ekspoziciojn: "Esperantaj ekslibrisoj kaj puntoj". La Centro trovigxas cxe
la strato Warszawska, n-ro 15. (fakte 19, rim. J.P.) Gxi estas kreita en la
jaro de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a gxis
la 31-a de julio gxuste en Bjalistoko - la naskigxurbo de la
kreinto/iniciatinto de la lingvo Esperanto.

La Centro Zamenhof - kiu estas filio de Bjalistoka Kulturcentro - gvidos la
agadon, prezentanta la multkulturan karakteron de la urbo kaj la
popularigadon de L. Zamenhof. Oni antauxvidas, ke la Centro prezentados la
konstantan ekspozicion, organizos la portempajn ekspoziciojn, gvidos la
edukan aktivadon, okazigos seminariojn, prezentajxojn kaj ekzercadojn.

La teksto, tradukita de Jaros³aw Parzyszek, venas el la oficiala ttt-ejo de
la urbo Bjalistoko: www.bialystok.pl

Fotoserio pri la inauxguro estas videbla cxe
http://www.bialystok.pl/site.php?s=MDAwMTg3&a=MDU3Nzgz

laux [esperanto-rus-informoj]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu
................................
Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!