viernes, 26 de junio de 2009

Trejnseminario kaj 10a Meksika Kongreso de Esperanto

Maritza Gutierrez verkis:

Trejnseminario kaj 10a Meksika Kongreso de Esperanto

Estimataj,

De la 14a gxis la 21a de junio 2009 okazis en la urbo Meksikio DF
trejnseminario, kurso kaj la 10a meksika kongreso de Esperanto kiun partoprenis
proksimume kvardeko da esperantistoj el diversaj partoj de la lando plus
eksterlandaj vizitantoj el Usono, Kubo kaj Germanio.
La temo de la kongreso estis Lingva diverseco en Meksiko: fundamenta parto
de gxia kulturo.
La eventojn organizis la estraro de MEF kun kontribuo de la Amerika
Komisiono de UEA kaj la Universitato Nacia Auxtonoma de Meksiko pere de Martin
Schaffer kaj profesoro Luis Córdova Arellano respektive. La auxtoritatuloj
de la universitato malferme gastigis la kongreson en la Posgradejo de la
Jura Fakultato.
La partoprenintoj gxuis prelegojn pri la kongresa temo, realigis la jaran
asembleon de la meksika landa asocio, kiu konstatis nombran kaj organizan
progreson de MEF, aprobis novan laborplanon kaj sin preparas por organizi
regionajn renkontigxojn kaj novajn kursojn en la altnivela eduka centro de la
meksika cxefurbo, festanta la dekjarigxon de E-kursoj en tiu prestigxa
universitato.
Okazis kultura programo, dancoj, teatrajxo kaj libroserva aktivado. Laste,
bela ekskursa programo portis kongresanojn al bela turisma monto de
Tepoztlan cxe pitoreska vilagxo.
La meksika kongreso plifirmigas la seriozan agadon de juna kaj aktiva
landa asocio kiu kontribuas al la celoj plifortigi la amerikan
esperanto-movadon.
Kiel aktiva partopreninto de tiuj cxi eventoj, mi deziras transdoni mian
gxojan senton pri la stato kaj evoluo de la meksika movado kaj esperas ke
same en aliaj landoj de nia regiono, la esperantistaro kaj la movado pli kaj
pli kresku kaj etendigxu ne nur kvante sed ankaux kvalite.
gratulojn al niaj meksikaj gesamideanoj,

amike

Maritza

No hay comentarios:

 
lernu!