sábado, 27 de junio de 2009

Pola Radio: mesagho je 26 Junio

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 26-an de junio 2009 nia antaŭmikrofona gasto estas pastro
Duilio Magniani el la itala Rimini, kie en sia paroĥa preĝejo, la tn.
E-katedralo, distingiĝanta per riĉaj mozaikaĵoj rilataj al la ideo de la
IL-o en la religia kunteksto li estis nomumita dumviva rektoro. Liaj planoj
ligitaj kun la rektoreco, sed unuavice sukcesoj kaj malsukcesoj de lia
porafrika agado per E-o estas la ĉeftemo de nia interparolo.

2) Sabate la 27-an de junio ni memorigas, tutaparte lige kun la Zamenhofa
Jaro 2009 interparolon kun la karmemora Ito Kanzi, alivorte Ludovikito, la
aŭtoro de "iam kompletigota plena verkaro de L.L. Zamenhof". La interparolon
ni surbendigis dum eksterordinara vizito en lia hejmo en Kioto en la 2004-a
jaro. Komence de la programo ni revizitas unu el la plej malnovaj urboj en
Pollando: Przemysl en la sud-orienta landoparto.

3) Dimanĉo estas tago destinita por kontaktoj kun niaj geaŭskultantoj. Ni
rilatigas nin al la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, ni referencas al
programrimarkoj esprimitaj jam antaŭ kelka tempo. Ni daŭrigas tiun tradicion
kaj samtempe ni esprimas elkoran dankon pro ĉiuj opinioj, rimarkoj kaj
sugestoj. Anticipan dankon pro tiuj, kiuj survojas kaj estas pretigataj.
Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @
gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!