viernes, 19 de junio de 2009

Pola Radio, letero je 19 Junio

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 19-an de junio 2009 en la retrorigarda programo ni
memorigas interparolon kun Josef Murzan, surbendigitan dum la teleaviva UK
pri lia aperinta tiam hebrea-esperanta vortaro. Profesoron Leszek
Kordylewski ni renkontis dum la vilna UK. Estis la okazo paroli pri lia
esperantistiĝo, sed ankaŭ la nuna vivo kaj laboro en Usono.

2) Sabate la 20-an de junio ni gastigas la respondeculon pri la informa
gazetara kampanjo, ligita kun UK-2009, Emilio Cid.
Multaj informoj ligitaj kun ĉi tiu aktivado troviĝas ĉe la adreso:
http://www.gazetaro.co.nr/
Komence de la programo ni revizitas iun el multaj interesaj lokoj en
Pollando. Ĉi-foje temas pri Tyniec en la suda Pollando.

3) Dimanĉo estas tago destinta por kontaktoj kun niaj geaŭskultantoj. Ni
rilatigas nin al la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, ni referencas al
programrimarkoj esprimitaj jam antaŭ kelka tempo.

Ni esprimas elkoran dankon al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj, kiuj
sendis, sendas siajn reagojn, opiniojn, rimarkojn kaj sugestojn. Anticipan
dankon pro tiuj, kiuj survojas kaj estas pretigataj. Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.
Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!