domingo, 7 de junio de 2009

Pola Radio - letero 6 Junio

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 05-an de junio 2009 en nia programo ni gastigas Mark Fettes,
kiel aŭtoron de la Praga Manifesto i.a. reference al lia artikolo en la
marta numero de "Esperanto", sed ankaŭ ekplanataj ĉi-rilataj kontribuoj al
la programo de la Universala Kongreso en Bjalistoko.

2) Sabate la 06-an de junio ni gastigas Johan Derks el Nederlando, kiu
rakontas pri sia jarkomenca vizito en Afriko kaj pri kelkaj konkretaj planoj
por disvastigi Esperanton tie. Pri tio li kun sia edzino rakontis i.a. dum
la lasta MT en Roterdamo.
http://www.ipernity.com/doc/97850/5003895/
Ĉe la sama adreso estas rigardebla ankaŭ la 46-minuta filmo “Esperanto” de
R. Dobrzyński el la 1987-a jaro, en kiu videbligas kaj aŭdigas nia laŭvica
gasto Andreo Pettyn. Iu el la filmbildoj prezentas lin en la studio de la
E-Redakcio dum la surbendigado de "Leterkesto". Andreo daŭre utiligas
Esperanton en sia aktivado, sed pri tio li rakontas mem.
Komence de la programo ni denove revizitas iun el la interesaj lokoj en
Pollando. Ĉi-foje temas pri Szczebrzeszyn en la sudorienta Pollando.

3) Dimanĉo servas por kontaktoj kun niaj geaŭskultantoj. Ni rilatigas nin al
la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, ni referencas al programrimarkoj
esprimitaj jam antaŭ kelka tempo. En la kunligo kun la 50-jariĝo de la
E-elsendoj de PR en Esperanto ni interparolas kun nia plej malnova kolego,
tiu kiu asistis la kreiĝon de la programo, red. Jerzy Uspienski.

Koran dankon al ĉiuj geaŭskultantoj kaj radioamikoj, kiuj sendis, sendas
siajn reagojn, opiniojn, rimarkojn kaj sugestojn. Anticipan dankon pro tiuj,
kiuj survojas kaj estas pretigataj. Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!