miércoles, 10 de junio de 2009

La

Kara Sergio,

Ĉi poste mi respondas al tio, kio ŝajnas al mi esenca en via teksto pri la
artikolo en

Esperanto. http://lingvakritiko.com/2007/02/05/la-artikolo/#Ĉu_kapablas.

Bonvolu noti, ke mi havas nenian lingvan oficialan aŭtoritaton kaj povas
erari sed nur esprimas propran opinion de simpla esperantisto, nome uzanto
de Esperanto.

> La artikolo estas la plej ofta vorto en Esperanto. Kaj samtempe la plej
> malklara, la plej malbone difinita parto de la gramatiko de Esperanto.

Tiu enkonduko pensigas pri juĝisto, kiu malfermas kriminalan proceson per la
vortoj: "Envenigu la kulpulon".
> Laŭ populara mito, la artikolo estas utila kaj oportuna rimedo por esprimi
> la determinecon (difina/nedifina) de la nomoj. Do, mi unue prezentu
> kelkajn konsiderojn pri ĉi tiu kategorio, por demonstri ke la artikolo
> estas tute neadekvata por tia funkcio.

La "populara mito", pri kiu temas, estas nek populara, nek mito. Ĝi ne estas
"populara", sed klarvorte esprimita en la paragrafo 27 de la Fundamenta
Ekzercaro. Ĝi ne estas "mito", sed, prava aŭ ne, bona aŭ ne, difino kaj
uzinstrukcio. La ĉefa punkto tiurilate estas: "La personoj, kiuj ne
komprenas la uzadon de la artikolo (...), povas en la unua tempo tute ne uzi
la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa." La personoj, kiuj ne
komprenas la uzadon de la artikolo, tre bone povas esti personoj uzantaj
artikolhavajn lingvojn, implikitaj de la komplikaj devigoj de sia propra
lingvo kaj konfuzitaj de la permeso uzi aŭ ne laŭ oportuno. La "unua tempo"
ne havas difinitan daŭron.
> Tio tamen sekvigas la demandon: kial do la artikolo aperas en ĉiuj
> okcidentaj (kaj iuj aliaj) lingvoj? Tial en aparta sekcio mi prezentas
> konsiderojn pri aliaj funkcioj de la artikoloj (kaj ĝenerale, de la
> determiniloj); la sekva demando estas — ĉu en Esperanto por ĉi tiuj
> funkcioj la artikolo estas bezonata?

La respondo al tiu lasta demando jam estas donita: la artikolo en Esperanto
ne estas necesa. Tio ĉi estas gravega diferenco kun la "okcidentaj" lingvoj,
en kiuj la artikoloj estas uzataj aŭ ne plej ofte laŭ devigaj reguloj kaj
kun ankaŭ devigaj esceptoj. Se en Esperanto la artikolo por sia specifa
funkcio ne estas necesa, ĝi memkompreneble ankoraŭ malpli estas necesa por
aliaj funkcioj. Precipe ĝi ne estas utila por distingi substantivon, ĉar por
tio plene sufiĉas la finaĵo -o; nek por indiki pluralon, ĉar por tio sufiĉas
la propra signifo de kelkaj vortoj (ni, ili...) kaj la universala finaĵo -j;
nek por indiki kazojn, ĉar por tio ĝi disponas pli oportunajn rimedojn ol la
plej multaj, se ne ĉiuj kun- aŭ senartikolaj lingvoj.

Se en Esperanto la artikolo estus necesa por aliaj funkcioj krom indiko pri
difiniteco, la Fundamenta Ekzercaro ne povus precizigi, ke "ĝi estas
oportuna sed ne necesa". Sed, por ke kvankam ne necesa ĝi tamen povu esti
"oportuna", necesas konsenti, ke ĝia nepra funkcio, montri difinitecon,
estas alternative esprimebla alimaniere. Ĉi tion vi brile demonstris.

La unua demando supozigas, ke oni konas la historiajn cirkonstancojn, kiuj
determinis la aperon de artikolo en iu difinita lingvo. Ekzemple mi legis ke
la hebrea artikolo "ha" kaj la araba "al" havas kiel komunan originon
montran adjektivon aŭ pronomon "hal"; sed mi ne scias kial tiu ĉi evoluis al
malfortigita determinilo, kia estas difina artikolo. Logikaj hipotezoj ne
sufiĉas: se historio ne povas konfirmi ilin, ili por ĉiam restos hipotezoj.
Tio tamen ne koncernas Esperanton.

El tiu mia respondo vi povas prave konkludi, ke mi ne konsentas senrezerve
pri la aserto de Seppik,

Rimarko. La artikolo ne estas superflua balasto, kiel eble opinias slavoj
kaj aliaj, en kies gepatra lingvo ĝi mankas, sed ĝi estas nepre necesa por
la klareco kaj precizeco de la esprimoj, al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte
tute alian sencon.
[H. Seppik, lec. 1:13] ,

nek pri la aserto, ke "La artikolo en Esperanto estas afero de prestiĝo. "

Por esti "prestiĝa", la uzo de la artikolo en Esperanto devas esti sobra kaj
laŭeble limigita al la okazoj, kiam ĝi efektive estas oportuna.

Petro.

No hay comentarios:

 
lernu!