lunes, 29 de junio de 2009

[La Karavelo: 2659] Chu via komputilo parolas Esperante?

Karaj amikoj,
antaŭ kelkaj jaroj mi faris iom simplan programeton, kiu prononcas enigitan Esperantan tekston.
Mi metis ĝin "zipita" en mian retejon
Ĝi pezas proksimume 750 kilooktetojn.
Kiu havas komputilon uzantan la mastruman sistemon "Windows XP" povas tuj uzi ĝin post elŝuto kaj malkunpremo ("malzipo"). Ĝi pezas post malzipo 1800 kilooktetojn.
Verŝajne ĝi ankaŭ funkcias en aliaj Vindozaj sistemoj. Mi ne provis tion.
Kiu havas alian sistemon (ekz. Makintoŝ, Linuks, ...) KAJ la programon REALbasic povas kompili mian fontoprogramon kaj uzi la sondosierojn. Tiukaze mi deziras, ke la kompilinto sendu al mi la kompilitan programon, kaj eventuale al aliaj uzantoj de la sama mastruma sistemo.
Kompreneble mia simpla kaj malpeza programeto ne garantias la plej altan kvaliton. Ĝi simple uzas la regulojn de Esperanto: akcento je la antaŭlasta vokalo; ĉiu litero estas prononcata, ĉiu litero estas same prononcata...
Tajpu aŭ engluu vian prononcendan tekston en la fenestron. Se vi uzis surogatan skribmanieron, Esperantigu ĝin per klako sur H aŭ X (ne koleru, karaj samideanoj!) kaj prononcigu la tekston!
Sukceson kaj multan plezuron!
Amike salutas
Leo

No hay comentarios:

 
lernu!