viernes, 19 de junio de 2009

[La Karavelo: 2615] Esperanto en jhurnalismfakultata revuo: rezulto rete alirebla!

Karaj gesamideanoj,


Antaŭ 2 monatoj, mi petis vian kunlaboron respondi al demandaro, starigita de Suellen Warmling - brazila studentino pri ĵurnalismo, kiu verkos raporton ri E-o kaj publikigos ĝin sur revuo kun la eldonkvanto de 3.000 ekzempleroj.

Nun mi venas al vi anonci, ke la revuo estas lanĉita kaj la raporto pri E-o figuras en la kovrilpaĝo!

La tutan enhavon de la revuo (kompreneble portugallingva) oni povas rete aliri per http://www.bancadigital.com.br/universidades/verbo/reader2/

Mi substreku, ke, dank' al la emo de Suellen kaj la tuja kunlaboremo de la geesperantistoj, por tia propagando la movado elspezis neniom da mono!

Koran, koran dankon al ĉiuj vi!


Roger de Castro Gotardi

la unusola E-isto de Saltodolontro-PR / Brazilo

No hay comentarios:

 
lernu!