domingo, 14 de junio de 2009

Jen la vera motivo de nia stagnado

Nikolao Mihajlenko ha scritto:
> Jes. Vere interesa artikolo.
> Dankon al autoro kaj perantoj.
>
> Necesas chion vidi klare, ne fermu la okulojn.
> En moderna mondo Esperanto formortas, forpasas maljunaj esperantistoj
> kaj ne multaj junuloj venas kaj inter ili pederastoj.

Saluton Nikolao

Bedaŭrinde estas preskaŭ vere kion vi diras sed mi ne komprenas kial vi
parolas eksterteme pri pederastio.
>
> Tamen chu povas formorti la ideo de komuna, neutrala, racia lingvo ?
> NE! NE! NE!

Ĉu vi volas diri ke esperanto mortas ĉar ĝi ne estas sufiĉe racia?
>
> Ghi nepre venkos kaj klopodoj kaj oferoj de multaj esperantistoj ne
> estos vanaj.

Vi daŭras iludi vin ke se Esperanto estus sufiĉe racia ĝi ne stagnus.
La vera motivo de nia stagnado estas la totala malintereso de la mondo
pri la lingvolernado. Mi ne volas diri ke oni ne lernas la anglan, francan,
germanan, la rusan ktp. sed oni ne lernas ilin ĝis uzebla nivelo. En ĉi tiu
vivo kaosa, kie la mono neniam estas sufiĉa, oni ne havas tempon
rimarki ĉi tiun simplan veron. Se en la someraj ferioj oni renkontas
fremdulojn kaj oni rimarkas la neeblon de komunikado oni pensas
ke *mi devas dediĉi iomete pli da tempo al la lingvolernado* sed poste
oni forgesas ĉion kaj ĉio iras sur la kutima kaosa vojo. Kiam la
lingvolernado,
ankaŭ perhelpe de inventota aparato, alvenos al reala interkomunikada
nivelo,
tiam oni rimarkos la ekziston de Esperanto, lingvo pli facile lernebla. Se
oni ne sufiĉe interesiĝas pri la angla lingvo kiu povas oferti eĉ laboron,
kaj al kies efika instruado oni investis enormajn monsumojn,
kion ni esperantistoj povas esperi nuntempe por Esperanto?
Sed ni estas esperantistoj kaj tial ni esperas ke iam venos
la tempo ankaŭ por nia Esperanto.
>
> Ne forgesu pri http://mi.anihost.ru/miliardo.php
> Aldonu viajn nomojn al Historio
>
> http://mi.anihost.ru
> "La interlingvistika mondo de Nikolao Mihajlenko"
>
Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!