domingo, 28 de junio de 2009

Internacia komunikado

Sergio:

>> "Rusa gramatiko" ("русская грамматика") normale estus gramatiko de la

rusa lingvo.

>Ŝajnas al mi, ke tio estas nekontestebla. Kaj mi ne kontestas tion. :-)

>Cetere, kvankam tio nek ĝenas, nek ofendas min (mi ja tre bone povas legi
"russkaja grammatika" kaj "rossijskaja grammatika") vi ne bezonas por mi
nepre traduki en la

>rusan: mi ĝenerale komprenas Esperanton kaj se eventuale mi ne komprenas, la

rusa apenaŭ povas helpi. :-)

>> "Rusia gramatiko" ("российская грамматика") estus gramatiko kiu iel

rilatas al Rusio. Eble temus pri gramatiko de la franca lingvo

verkita en Rusio.

>Kaj?

>> Laŭ via logiko (kiu esence estas ke franco = franciano), "Grammaire

>>française" devus esti "francia gramatiko". Tamen tiel ne estas.

>>Normale tio indikas gramatikon de unu specifa lingvo (dum "rusia

>>gramatiko" ne indikas ian ajn specifan lingvon).

>Kion vi scias pri mia "logiko"? Kie mi skribis, ke "franco = franciano"?
Mi ne

>scias, kio estas "grammaire française", se ĝi ne estas "grammaire de la

>langue française". Ekzemple unu el la plej popularaj libroj pri tiu

>gramatiko estas "le bon usage", verkita de la belgo Maurice Grevisse,

>kaj presita en Belgio. Ĝi estas por mi kaj multaj franclingvanoj plej
altvalora

>referenco. "Francia gramatiko" estas pli dubinda esprimo, kiu eventuale
>havas la sencon, kiun VI volas doni al ĝi, sed kiu verŝajne estas tradukebla
>en francan lingvon nur per kompletigita ĉirkaŭfrazo; ekzemple "Francia
>gramatiko de la germana lingvo" = "gramatiko de la germana lingvo
>verkita (aŭ: eldonita; aŭ presita...) en Francio"? Kion vi mem komprenas
>aŭ provas komprenigi per tiu via esprimo "Francia gramatiko"? Bonvolu
>precizigi, eventuale laŭ via versio de mia "logiko". Tio tamen estas
>ekstertema pri la demando "franca nacieco ktp.".

Kaj "franca nacieco ktp." estas ekstertema por la temlinio
"Meksiko-Meksikio" :-)

[...]

--

Sergio

Petro.

Jen ekzemplo de aktuala internacia komunikado. Ĝi similas al dialogo inter
surduloj.
Por esti sincera, Petro estas iomete pli surda ol Sergio. Bedaŭrinde, kiam
mankas la volo
por kompreni unu alian, eĉ Esperanto malmulte helpas. La angla havus la
avantaĝon ke
tiel subtilajn diskutojn oni neniam farus per ĝi... Kompreneble, krom se la
diskutantoj
estus ĉiuj anglalingvanoj. Kaj la aliaj? Kion ili farus? Ili aŭskultus tre
atente la diskuton.
Nu, ankaŭ en ĉi tiu kazo, diferencoj en pensmaniero inter skotoj,
irlandanoj, usonanoj,
australianoj, hindujanoj, novzelandanoj ktp. ne mankus sed ili estus iomete
malpli
grandaj ol inter franciano kaj rusiano. :-)

Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!