viernes, 26 de junio de 2009

Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)

Mi informu unue ke oni rekreis forumon pri esperanto en la forumaro de
"The free dictionary". Vi povas trovi ĝin en:
http://forum.thefreedictionary.com/topics69_Esperanto.aspx
Estus bone ke vi de temp' al tempo kontribuu, ĉar ĝi ekzistis antaŭe
kaj oni poste forigis ĝin pro manko de uzo.
Ekzistas ankaŭ forumoj pri aliaj lingvoj.

Mi kopias tie ĉi du duboj kiujn mi unue komentis tie, sed kiuj povas
interesi sce-anojn:

Unue, mi iam ie legis pri la kurioza fakto ke la vorto "flava" estas
tradukata tre malsimile en diversaj lingvoj, t.e., la diversaj
variantoj de tiu koloro tre diferencas inter si, eĉ ene de lingvoj de
la sama familio. Oni eksplikis tion pro psikologiaj aŭ sociaj kaŭzoj,
sed nun mi ne memoras tiujn kialojn, nek kie mi legis tion; ĉu iu
konas teoriojn pri tiu fakto?
Origina demando en: http://forum.thefreedictionary.com/postst1874_Pri-la-diversaj-traduko...

Dua demando: Komentante en la blogo de John Wells (
http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/06/portoriko.html ), mi
rimarkis ke simpla streketo povas konduki al malsama prononcado de la
sama konsonanto. Ekzemple, mi certas ke preskaŭ neeviteble mi
prononcus malsame la rojn en la tria silabo en Portoriko kaj Porto-
Riko. Laŭ la influo de mia denaska hispana, mi prononcus ĝin mole en
la unua vorto, kaj vibre en la dua. Same, mi prononcas malsame la jon
en Novjorko kaj Nov-Jorko; en la unua ĝi estus tre simila al i, kaj en
la dua iom pli proksima al ĵo. Ĉu okazus io simila al vi?
Originale: http://forum.thefreedictionary.com/postst2067_Malsamaj-prononcoj-pro-...

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

No hay comentarios:

 
lernu!