viernes, 12 de junio de 2009

blinduloj - esperanto

Karaj amikoj:

Mi havas retamikon, kiu estas portugala instruisto pri muziko, kaj kiu
estas blinda.
Li eble lernos esperanton. Iom post iom li interesiĝas pri nia afero.
En esperantio, mi nur konas du geblindulojn: unu francon kaj unu usonaninon.
Se vi konas aliajn, bonvole kontaktigu ilin kun mi,
por ke mi ne estu eble inventanta tion, kio jam ekzistas.
Mi jam malkovris kiel oni skribas en brajlo la ses supersignitajn
esperantajn literojn,
sed multajn aliajn aferojn oni devas umi por alvenigi niajn revuojn kaj
librojn al blinduloj.
Kelkajn teknikajn aferojn oni devas pritrakti, unuformigi kaj disponigi
por homoj, kiuj ne povas vidi.
Oni devus starigi simplan retejon specifan por helpi blindulojn eniri en
esperanton.
Ĉu tio jam ekzistas kaj mi ne scias?
Ĉu eble kelkaj esperantaj blinduloj plus kelkaj malblinduloj povus
ekprilabori tion?

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------















From: "J.J.Santos" ...@gmail.com>
Date: Tue, 09 Jun 2009 02:17:00 +0100
Subject: Re: blinduloj - esperanto

Aldone al mia mesaĝo:

Mi malkovris *Ligo internacia de blindaj esperantistoj (LIBE)
http://libe.narzan.com/
***
*kaj mi jam mesaĝis al ties reprezentanto en Portugalio.
(mi ne konas aŭ ne memoras lin)
Sed la retejo de LIBE estas skribita nur en esperanto,
do se blindulo volas lerni esperanton, li tie ne havas informojn por tiu
celo.
Tiu retejo povus havi etnolingvajn tiucelajn paĝojn kun informoj
kaj eĉ kun libroj kaj gramatikoj.

Ĉu iu volas cerbumi kun mi pri tiaj aferoj?

Amike,

Ĝoano

*

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesan...@gmail.com
lakarav...@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------











No hay comentarios:

 
lernu!