lunes, 29 de junio de 2009

2009 Kultura Esperanto-Festivalo en Danio

http://www.kef.saluton.dk/

Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo" - la 7a ĝis la 12a de julio 2009.

Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org.

Vi povas jam nun aliĝi kaj vidi la kotizoj.

Programo

Amaso da bonaj konataj Esperanto-artistoj venos, ni menciu en hazarda ordo:

Ĵomart kaj Natasha, Martin Wiese kaj la Talpoj, Hotel Desperado, La Perdita Generacio, Pafklik kaj Jonas kaj pli junas. Pli da artistoj venos. Ni de tempo al tempo aktualigos la hejmpaĝon kun la novaj nomoj.

Flo de Vinilkosmo agadas, multaj amuzaj metiejoj okazos interalie infana rokgrupo ludos kaj prezentos sin. Vi povas spekti filmojn en Esperanto, legi kaj fari komiksojn, lerni poemi en Esperanto, partopreni dancatelieron kaj entute ĝui la plej grandan aranĝon kun Esperanto kulturo.

Jen ĉi-sube la programo de la festivalo (notu ke ŝanĝoj povas okazi).



No hay comentarios:

 
lernu!