domingo, 31 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2497] forpaso de Sylla Chaves

Karaj amikoj:

Jhus mi ricevis la noticon, ke la brazila esperantisto Sylla Chaves
forpasis.
Li estis rimarkinda esperantisto, kiun mi konis persone en Lisbono antau
preskau 20 jaroj.
Lastatempe mi intershanghis kelkajn mesaghojn kun li, kaj mi invitis lin
kunlabori kun LK.
Li rifuzis, dirante ke lia tuta tempo devus esti dedichita al sia
vortaro, kiu eldonighis antau kelkaj monatoj.
Kaj jen li forpasis post la plenumo de sia lasta verko.
Multan pacon al li.

Se iu el vi sufiche bone konis lin, bv., kiel eble plej rapide, verku
funebran artikolon por La Karavelo.

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!