viernes, 29 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2493] "Esperanto, a common language in Europe ?" en Challenge for Europe

Karaj Geamikoj!

Dankon al S-roj Leo De Cooman kaj David R. Curtis, kiuj tre rapide tradukis Esperanten la anglalingvan tekston aperintan en la suba retejo...!

Aldonite ni sendas la printeblan (kaj modifeblan) Word-dokumenton.

Ni petas Vin alparoli kaj nacilingve, kaj en Esperanto, demonstrante la pontolingvan rolon de Esperanto. Jam estas videblaj kelkaj pozitivaj alparoloj.

Ni ŝatus memorigi Vin, ke en la Change.org kampanjo pri la propono de Oleg Izyumenko en Usono aperis pli ol 800 (!) grandparte bonegaj, pri-esperantaj alparoloj.

Ni eluzu la efikon "Eĉ guto malgranda"...

Plej amike
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas


Esperanto, a common language in Europe? (Esperanto, ĉu komuna lingvo en
Eŭropo?) ĉe

http://challengeforeurope.blogactiv.eu/2009/05/26/esperanto-a-common-language-in-europe


Defio al Eŭropo estigi kulturan kaj politikan komunumon: lingvoj

Politika kaj interkultura dialogo en Eŭropo frontas lingvan baron: nur
malplimulto de Eŭropanoj havas sufiĉe vastan konon de fremda lingvo por
okupiĝi pri kompleksa debato (nivelo C1 en la komuna Eŭropa referenckadro
pri lingvoj). Sekve lingvolernado prave konsideratas prioritato por la Unio:
ĉiu eŭropano kapablu paroli lingvon por internacia komunikado kaj duan
eŭropan lingvon laŭ sia elekto krom sia denaska (Maalouf raporto). La celo
estas tre ambicia konsiderante la tempon mezume necesan por atingi nivelon
C1: dediĉante kelkajn horojn en semajno al la lingvo, lernanto bezonos
proksimume dek jarojn (la necesa investo ja varias laŭ la proksimeco de la
denaska lingvo de la lernanto kaj la cellingvo: ĝi estos pli malgranda inter
la nederlanda kaj la angla ol inter la hispana kaj la angla). Sekve nepre
necesas prepari junulojn lerni fremdajn lingvojn ekde la elementa lernejo.

Unu el la kernaj faktoroj en lingvolernado estas la interna instigo
de la lernanto. Lerni fremdan lingvon estas multe pli facile, kiam tri
faktoroj koincidas:
(1) oni devus kontaktiĝi kun homoj, kiuj ne parolas onies lingvon;
(2) tiajn homojn indas ekkoni, ĉar ili portas interesan mesaĝon por la
lernanto kaj;
(3) lingvolernado devus esti rekompenca: progreso devus esti
rapida kaj perceptebla.

Lerni naturajn lingvojn: reprodukti socian malegalrajtecon

Preparo por lerni fremdajn lingvojn estas hodiaŭ la respondeco de instruistoj en elementaj lernejoj. Instruistoj estas sub premoj de du malsamaj fontoj: socia premo de gepatroj konsciaj pri la graveco regi almenaŭ unu fremdan lingvon; kaj premo de la hierarkio kaj ministraj programoj. Instruistoj ofte ne posedas sufiĉan konon de fremda lingvo por fronti tiujn novajn bezonojn.
Provante atingi la celitan nivelon sub grava tempopremo, ili povas
atingi nur mezbonan rezulton, malkontentigante siajn lernantojn kaj ankaŭ sin mem. La mezbona scipovo de fremdaj lingvoj ĉe instruistoj estas ŝuldata al la fakto, ke efika lingvolernado estas longa kaj malfacila procezo.

La infanoj de pli bonhavaj familioj pro tio estas sendataj al Britio aŭ
Irlando por mergaj lingvoprogramoj. Tiu forta postulo (mendo) faras la formulon de libera interŝanĝo preskaŭ nealirebla, ĉar la oferto estas multe pli malalta. Fakte, studentoj pri la angla estas multe malpli instigataj lerni fremdajn lingvojn. Rezulte, ĉi tiu situacio devigas familiojn pagi
por lingvoprogramoj eksterlande, kio estigas veran merkaton por ili. La -
foje troaj - kostoj de kursoj, kombinitaj kun vojaĝokostoj, faras aliron al
tiaj programoj aparte malfacilaj por malpli riĉaj familioj. La koncentriĝo
de postulo (mendado) de lingvoprogramoj en angleparolantaj landoj (Britio,
Irlando) fariĝas faktoro de socia malegaleco rilate aliron al lingva edukado.

Esperanto: la prava kaj efika metodo por prepari kaj instigi lingvolernadon

Esperanto en kunteksto de translimaj elementlernejaj klasoj, prezentas
unikan metodon por instrui lingvojn. Pro sia tute logika strukturo, pro sia
kongruo kun la natura maniero lerni lingvon, kaj pro la fakto, ke ĝi
utiligas iujn morfologiajn radikojn el la plej oftaj en eŭropaj lingvoj, ĝi
povas esti rapide lernata de eŭropanoj - 5-8-oble pli rapide ol iu ajn alia
‘natura’ lingvo. Tiel, la nivelo permesanta unuan seriozan dialogon
(B1) povas esti atingita en la daŭro de proksimume unu jaro. La rapido, per
kiu konkretaj rezultoj povas esti atingitaj estas konsiderinda fonto de
kontentiĝo por lernejanoj de baza lernejo, kiuj partoprenas
translimajn partnerecajn klasojn; ĝi ankaŭ ebligas instruistojn esti rapide
kaj efike trejnataj.

La mobilizado de internacia reto de elementaj lernejoj ankaŭ
kontribuas al kreskanta instigo al studento lerni. Per rekta eksperimentado,
lernantoj komprenos, ke fremdaj lingvoj donas aliron al homoj, kun kiuj alie
ne eblus interrilatiĝi.

Ĉar Esperanto ne estas nacia aŭ regiona lingvo, la klaspartnereca reto estos
ekvilibra. Estus la malo de la aktuala situacio, kie la lingvo por
internacia komunikado estas lingvo denaske parolata en du EUaj membroŝtatoj
(Britio kaj Irlando). Tial tiuj du landoj allogas hodiaŭ imponan plimulton da petoj pri partnereco.

Komunikiloj surbaze de Interreto (tujmesaĝado, retpoŝto,
blogado aŭ rettelefonadaj teknologioj, kiaj uzataj de Skype) estas rapidaj,
efikaj kaj malmultekostaj, kaj sendependaj de distanco. Sekve ili estas
malfermaj kaj alireblaj por ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj grupoj. Ili aktivigas
kaj skriban kaj voĉan esprimojn, kaj estas uzeblaj por praktiki ĉiajn
lingvajn esprimmanierojn.

Propono

Ni intencas organizi eŭropan bazlernejan partnerecan reton utiligantan
elektronikajn komunikilojn en Interreto (tujmesaĝado, retpoŝto, blogado aŭ
rettelefonadaj teknologioj kiel uzataj de Skype) en kiu la komuna lingvo
estu Esperanto. Tiaj interŝanĝoj preparas kaj instigas lernadon de fremda
lingvo kaj stimulas malkovron de aliaj vivmanieroj kaj kulturoj. Lernantoj
spertintaj tiajn interŝanĝojn en elementa lernejo estas
pli bone preparataj por lerni fremdajn lingvojn kaj okupiĝi pri interkultura
dialogo. Elmetite al simpla lernometodo ili ekhavos pli grandan
lernodeziron danke al la pozitiva kaj kontentiga sperto. Ili ankaŭ rekte
konatiĝos kun aliaj eŭropanoj, TIEL tiele evoluigante pli grandan deziron al
kunvivado.



http://challengeforeurope.blogactiv.eu/2009/05/26/esperanto-a-common-language-in-europe/



Esperanto chu komuna lingvo en Europo.docEsperanto chu komuna lingvo en Europo.doc
42 K Visualizar como HTML Abrir como documento de Google Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!