domingo, 24 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2476] Re: [AdE-diskuto] Nova disertacio pri Esperanto

La disertacio-resumo de Kueck montras, ke la ideo,
ke ĉinoj havus pli da malfacilaĵoj lerni esperanton ol eŭropanoj,
estas unu el la modernaj esperanto-mitoj, kiel mi jam menciis antaŭ
kelkaj monatoj.
Tiam, kelkaj furorigis en la reto dosieron kun opinioj de orientanoj por
provi pruvi,
ke la normala eŭropa uzo de esperanto estus terura por la orientanoj.
Mi eĉ respondis al la observoj de tiuj orientanoj en la sama dosiero,
kiun mi pluirigis al kelkaj diskutgrupoj.

Jen do, universitata doktoriga tezo, kiel la eŭropanoj ŝatas por pruvi
kion ajn, kiu montras,
ke esperanto estas same facila por ĉiuj, sendepende de la origina lingvo.
Fakte esperanto estas multe pli ekvilibra lingvo, inter malsamaj lingvoj
kaj kulturoj, ol la propraj esperantistoj pensas.

Nur por ilustri, mi rakontu ĵusan okazintaĵon:
En esperanto-klaseto por puraj komencantoj, klera lernantino demandis de mi,
kial la vorto "popolo" aperas dufoje sinsekve en teksteto, kiu estas de
Zamenhof.
La esprimo estis "(...) la popoloj povos (...)".
Mi ne tuj komprenis, ĉar mi ne kapablas rezoni portugale, kiam mi legas
en esperanto.
Post insisto de la lernantino, jen estiĝis lumo en mia cerbo:
esp.: "popoloj" (portugale: povos)
esp.: "povos" (portugale: poderão)
Sed rimarku, ke en la portugala, la esperanta vorto "povos" signifas
"popoloj".
Do, la lernantino, kiu rezonas duone-duone portugale-esperante, komprenis
"popoloj popoloj".

Tiaj, kaj kelkaj aliaj etaj malfacilaĵoj, okazas al lernanto, kies etna
lingvo estas iel simila al esperanto,
sed malofte okazas al ĉinoj.
Do, kelkaj popoloj havas kelkajn avantaĝojn en la lernado de esperanto,
ĉar ties etnaj lingvoj estas similaj, sed aliaj popoloj havas aliajn
avantaĝojn.
La timo, ke orientanoj aŭ araboj havu malfacilaĵojn kompreni esperanton
pro la uzo de kelkaj eŭropdevenaj vortoj, estas sufiĉe ridinda.
Ja ne ekzistas stultaj popoloj.

Amike,

Ĝoano




Andreas Kueck wrote:
> Eble interesas vin tio:
>
> http://www.ipernity.com/blog/55667/153121
>
> --
> Andreas Kueck
>


--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!