viernes, 22 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2462] Re: La tuta Biblio en Esperanto kaj 28 aliaj lingvoj // E-librejo por ciu el vi

Karaj geamikoj,
Mi deziras informi vin, ke en mia retpagxaro ĉe Ipernity vi povas elŝuti ne nur la tutan Biblion sed ankaŭ la kompletan (aŭ preskaŭ?!) e-librejon de Franko Luin - kaj kelkajn aliajn e-librojn, kiujn mi trovis rete.
Do, ne hezitu ĉar mia librejo estas VIA LIBREJO !!! (en PDF formato)
Bedaŭrinde, la e-librejo de Franko Luin ne plu ekzistas eĉ se vi povas ankoraŭ renkonti gxian ligilon rete.
Jen la ligilo por viziti mian pagxaron : http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911
Bonvolu elŝuti librojn tute libere kaj ankaŭ diskonigi ilin kaj la tutan e-librejon, kiun mi kolektis por ĉiuj la esperantistoj. (same kiel alia ĉina amiko ĉe Ipernity, kiu ankaŭ kolektis la e-librojn). Mi esperas, ke mia laboro ne estos perdita poste... ĉar la laboro de Franko Luin estis vere mirinda!!!
BV helpi min konatigi tiun e-librejon kaj eble multobligi gxin ... DANKEGON!!!
Plej amike mi salutas vin el Francio,
Mike
----- Original Message -----
From: Tulio
Sent: Thursday, May 21, 2009 8:15 PM
Subject: [La Karavelo: 2461] La tuta Biblio en Esperanto kaj 28 aliaj lingvoj

Amikoj,

Vi povas konsulti la Esperantan version de la Biblio (laux la iks-metodo, tamen!) kaj kompari gxin kun la versio en dudek ok aliaj lingvoj. Musklaku cxi tie: http://www.bibliaonline.com.br/esperanto+ra .

En la kadro “Pesquise” (Sercxu) vi povas skribi la sercxotan vorton kaj poste elekti la du lingvojn, en kiuj estos montrita la rezulto de la sercxo.

Amike,

Tulio Flores

=====================================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
http://tulio.flores.sites.uol.com.br/

No hay comentarios:

 
lernu!