miércoles, 6 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2353] Esperanto em 30 lições - peto de kunlaboro per tekstoj

Kara amiko:

Vidu bv. la suban tekston.
Nur mankas al mi 7 lecionoj, kaj plaĉus al mi, ke ties tekstoj estu el
aliaj plumoj,
por diversigi kaj la temojn kaj la stilon.
Ĉu plaĉus al vi partopreni en ĉi tiu libro kun 1 teksto por unu leciono?
Ĝi devus esti inter 1 kaj 2 paĝoj A5, sufiĉe interesa, kaj verkita en
facila stilo.
Mi eble modifos ĝin laŭ la interesoj de la libro. La teksto ne estu
eldonita nek
eldonota ie ajn krom en ĉi tiu libro. Sendu ankaŭ 1 aŭ 2 bildojn por ĝin
ilustri.
Por tiu komplezo vi ricevos unu ekzempleron.
Anekse mi sendas la paĝojn de la indekso, ankoraŭ en preparado.
Tiel vi ekhavos pli precizan informon pri la libro.
Bv. NE sendu poezion por tiu libro, nek tro erudecan tekston.
La tekstoj devos esti allogaj: pri historio, ŝerca drameto, gapiga okazo,...
Vi povas ankaŭ sugesti al mi tekston de esperantisto, kiu estu mortinta
de antaŭ pli ol 70 jaroj, pro la aŭtorrajtoj.

Amike

Ĝoano
- Mostrar texto citado -


J.J.Santos wrote:
> Saluton, karaj amikoj!
>
> Baldaŭ aperos la verko "Esperanto em 30 lições", por
> portugallingvanoj, verkata kaj editota de mi.
> Ĝi celas kaj la lernadon en klasĉambro kaj la memlernado.
> Ĝi enhavas 5 ĉefajn partojn:
>
> Manual com 20 lições
> Guia Gramatical
> Vocabulário Esperanto-Português
> Vocabulário Português-Esperanto
> Anexos
>
> Ĉio estas jam verkita escepte de la unua parto.
> Tiu parto enhavas du subpartojn:
> 1. la unuaj 10 lecionoj, verkataj de mi kaj tre baldaŭ tute pretaj;
> 2. la dua subparto kun 10 lecionoj, de la 11-a ĝis la 20-a.
>
> Tiuj lecionoj, de la 11-a ĝis la 20-a, surbaziĝos sur tekstoj de
> diversaj aŭtoroj.
> Tiuj tekstoj devos esti facilaj sed en flua esperanto, kaj la temoj
> devas esti diversaj,
> sed interesaj. Ĉiu teksto okupu pli malpli du A5-paĝojn.
> Se plaĉus al vi kunlabori en tiu libro per tia teksto,
> ĝin sendu al mi, nepre private. Vi gajnos unu ekzempleron de la libro.
> Lertuloj pri komiksoj povas sendi tiajn verkojn, samgrandajn.
> La tekstoj aperos iom ŝanĝitaj, laŭ la celoj de la leciono,
> kie ĝi aperos. Tiuj tekstoj ne povos aperi en iu ajn alia publikaĵo.
>
> La A5-libro jam estas 241-paĝa, kaj eble atingos la 300 paĝojn.
> Fakte mi jam instruas per ĝi en fotokopiada sistemo.
>
> Amike,
>
> Ĝoano
>

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------




Esperanto em 30 horas - indekso.pdfEsperanto em 30 horas - indekso.pdf
71 K Vista Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!