miércoles, 13 de mayo de 2009

Kampanjo chirkau la UK 2009

Kampanjo chirkau la UK 2009

La gazetaro malofte raportas pri Esperanto, kaj kiam ili raportas,
plurfoje
ili raportas mise, kvazau Esperanto estus io fusha, antikveca,
mokinda.

Inter aliaj misaj informoj, ni legas ke Esperanto estas mortinta
lingvo,
kiun neniu parolas, ke Esperanto ne sukcesis ighi la sola lingvo
parolata en
la mondo, ktp.

Esperantistoj reagas al tiuj misaj raportoj por korekti la
misinformojn, sed
niaj reagoj ne atingas chiujn legintojn de la originaj raportoj.

La propedeutikeco, la paciga celo, la belstilo, precizeco kaj facileco
de la
lingvo, shajne ne estas interesaj faktoj publikindaj, lau la
redaktoroj.

Sed estas interesa kaj raportinda fakto, kiu povus vekigi la intereson
de la
gazetaro de via regiono. Tio estas la fakto ke samlandano via
vojaghos
eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da
landoj
diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de chiuj.

Dum sia marta kunsido la estraro de UEA aprobis, ke estu restarigita
la
gazetara informkampanjo chirkau la UK, kiun antau kelkaj jaroj
sukcese
realigis Brusela Komunik-Centro.

Ni bezonas la kunlaboron de chiuj esperantistoj. Tiel vi povos helpi
nin:

- plusendi tiun mesaghon kaj varbi kunlaborantojn;
- proponi efikajn manierojn realigi tiun kampanjon;
- kolekti datumojn pri lokaj jhurnaloj;
- traduki modelajn gazetarajn komunikojn al via gepatra lingvo;
- sendi tiujn komunikojn al la loka gazetaro;
- kontroli la aperigon de artikoloj pri la UK.

Se vi povas helpi nin, bonvolu kontakti:

Barbara Pietrzak
GhS de UEA, estrarano pri informado

kun kopio al

Dankon,

Emilio Cid
San-Paulo
Brazilo
=====================================

modela teksto uzata en 2004

No hay comentarios:

 
lernu!