viernes, 29 de mayo de 2009

Hispana E-Kongreso en Andaluzio

La 68a Hispana Kongreso de Esperanto, kune kun la 14a Andaluzia E-Kongreso
okazos en Málaga / Malago, Andaluzio, Hispanio, de la 2a ĝis la 5a Julio
2009.

Malago estas la ĉefurbo de mondfama hispana marbordo konata kiel "Costa del
Sol" (Suna Marbordo) ĉe la Mediteranea Maro, kun superba klimato. Apud
Malago troviĝas konataj turismaj lokoj kiaj Torremolinos kaj Marbella. Do,
la ĉeesto al tiuj kongresoj povas esti bona preteksto por viziti tiujn
famajn somerajn restadejojn.

Pri la Kongreso:
http://www.esperanto.es/hef/index.php?option=com_content&view=article...

Aliĝilo laŭ HTML: http://www.telefonica.net/web2/dariorls/malaga.html

Retpoŝta adreso: malaga @ esperantoandalucia.org (forigu la vakuajn spacojn
ĉirkaŭ @)

Suna Marbordo en esperanta vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Costa_del_Sol

Malago en esperanta vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Malago

Dario

No hay comentarios:

 
lernu!