domingo, 3 de mayo de 2009

En Pola Radio: A.Loewenstein, W. Usakiewicz kaj ripete W. Bormann

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 01-an de majo 2009 nia E-elsendo spegulas ĝojon pro la
veninta majo, kion ni kunemfazas E-kante kun Andrzej Tomecki. Sekve ni
referencas al la 1-amajaj tradicioj, speguliĝantaj en niaj programoj, kiuj
efektive ĉesis komence de la 2-milaj jaroj. La redakcia interparolo kun la
ĉefa iama raportisto pri tiuj eventoj, A. Pettyn memorigas tiujn historiajn
programerojn. Ekde kvin jaroj la 1-a de majo signifas por ni ĉefe la
membriĝon de Pollando en la Eŭropa Unio. Nia interparolo kun d-ro Werner
Bormann el Germanujo estis surbendigita sojle de tiu tempo.

2) Sabate la 02-an de majo en la movada segmento de la programo ni
interparolas kun Anna Loewenstein, iama volontulino kaj laboranto de la
Centra Oficejo, persono ligita kun la virina politiko de UEA kaj nun ĉefe
konata, kiel verkistino. La pasintsemajna renkonto en Roterdamo speguliĝas
en nia programo kiel antaŭmikrofona renkontiĝo. Ni atentigas, ke i.a. ŝia
prelego videbliĝas ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/home/97850
Komence de la programo ni proponas reviziti interesan lokon en la okcidenta
Pollando Kornik.

3) Dimanĉe ni daŭrigas la kontakton kun niaj geaŭskultantoj. En nia
leterkesta rendevuo ni citas raportojn kaj gratulajn salutojn, mesaĝojn kaj
pripensojn lige kun la 50-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio, kiu pasis
la 4-an de aprilo nunjare. Nia aparta gasto estas nia eksa kolego, red.
Wojtek Usakiewicz.

Evidente, karaj geamikoj, nia laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je
rimarkoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj kaj radioamikoj. Tio senĉese
estas tre grava afero en nia ĉiutaga laboro.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis, sendas siajn reagojn. Anticipan dankon
pro la sendotaj opinioj.
Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn helpi en nia laboro pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Pro ĉiuj
donacoj ni anticipe dankas.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!