domingo, 10 de mayo de 2009

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj — Libera Folio

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj — Libera
Folio_ (http://www.liberafolio.org/2009/kvitero/)

Anoj de Twitter lernas Esperanton en pecoj de po 140 literoj

de _Redakcio_ (http://www.liberafolio.org/author/redakcio) Laste modifita:
2009-05-09 22:12

"Ŝi estas alta, dika kaj bela." Tiun frazon lernis hodiaŭ la 28
partoprenantoj de la unua kurso de Esperanto en la nova reta servo Twitter. Temas
pri subite ekfurorinta retejo por tiel nomata mikroblogado. En Twitter eblas
afiŝi tekstetojn maksimume 140-literajn. La servo iĝis vaste konata lige
kun la lastatempaj manifestacioj en Moldavio, kiam oni ekparolis pri
"Twitter-revolucio", ĉar informoj pri la okazaĵoj estis dissendataj interalie per
la nova servo. La revolucian kurson pri Esperanto en Twitter aranĝis Toño
del Barrio, sed li ankoraŭ ne kuraĝas prognozi, ĉu Twitter plu furoros, aŭ
ĉu trafos ĝin la vegeta sorto de Second Life.
(http://www.liberafolio.org/2009/kvitero/image/image_view_fullscreen)

Antaŭ unu jaro mi verkis _artikolon_
(http://sociedaddelainformacion.telefonica.es/jsp/articulos/detalle.js...) en hispania teknologia
portalo, la Bulteno de la Societo de la Informado, en kiu mi eseis pri tio kiel la
novaj teknologioj influas la aliron de la novaj esperantistoj al la
lingvo, ekde la lernado ĝis la kreado, interrilatado kaj organizado. Estas afero
nestabila, ŝanĝiĝanta, malfacile prognozebla, sed kiun ĉiu aktiva
esperantisto ne povas preteratenti.
Nun mi povas informi pri nova uzo de Esperanto. Jam pluraj esperantistoj
aliĝis al _Twitter_ (http://www.twitter.com/) , tiu furoranta retejo, en kiu
homoj rakontas en tre mallongaj mesaĝoj, malpli ol 140-literaj, kion ili
faras, kiel ili fartas, kion ili pensas... La uzoj de tiu simpla retejo, tiel
simpla ke por plimulto de la homoj ĝi estas simple nekomprenebla, komencis
vastiĝi, tiel ke iuj ekuzas ĝin por babili, aliaj por informi pri siaj
verkoj aŭ siaj eltrovoj.
Mi mem kreis konton, preskaŭ nur por esplori, kaj subite venis ideo: kial
ne por instrui Esperanton? Temas pri uzo nova kaj originala, almenaŭ laŭ
mia scio, sed preskaŭ evidenta kiam temas pri lingvo relative facila kiel tiu
nia.
Kaj do, jen la _rezulto_ (http://twitter.com/cursoesperanto) . Kurso de
Esperanto por hispanlingvanoj. Po unu leciono, en po unu mesaĝo, en unu tago.
Tiel simple.
Mi komencis la unuan de majo, testis antaŭ ol disanonci, kaj fine informis
en diversaj medioj hispanlingvaj, _teknologiaj_
(http://www.labrujulaverde.com/educacion/curso-de-esperanto-en-twitter/) , _ĝeneralaj_
(http://www.soitu.es/participacion/2009/05/08/u/tonyo_1241734249.html) kaj aparta
hispanlingva _retejo pri Twitter_
(http://estwitter.com/2009/05/08/aprender-esperanto-mediante-twitter/) .
La rezulto? En unu tago, dudek kvin “sekvantoj”, tio estas, homoj kiuj aŭ
tomate, kiam ili eniras la retejon, ricevas tiujn lecionojn, miksitajn kun
la mesaĝoj de siaj amikoj kaj konatoj. La ĝojo vidi ke jam kelkaj el ili
skribis en sia montrofenestro: “kion vi faras? – lerni Esperanton”.
Mi konfesu ke mi ne kuraĝas antaŭvidi la rezultojn. Kiel mi jam diris,
tiaj ĉi retaj iniciatoj estas malfacile prognozeblaj. Iuj ŝajnaj stultaĵoj
fariĝis potencaj entreprenoj. Aliaj promesplenaj, multe propaganditaj en la
komunikiloj, estis anstataŭataj de la postveninta nova modo. Vidu la kazon
de DuaVivo (Second Life), kiu ĝuis enorman disvastigon kaj ankaŭ altiris
grupon da esperantistoj, sed kiu nun vegetas. Aliflanke la grupo “Esperanto”
en Facebook altiris jam pli ol 4.000 homojn, eĉ se plejmulte komencantojn a
ŭ balbutantojn.
Twitter estas ekstrema kazo: neniu scias en la komenco por kio ĝi taŭgas,
kaj multaj eniras nur pro scivolo aŭ moda instigo. Parto restas kaj fariĝ
as obsedaj tŭiterantoj, alia granda proporcio (eĉ 60 procentoj, laŭ
diversaj esploroj) foriras post kelkaj tagoj kaj forlasas sian konton. Neniu scias
ĉu la fondintoj fariĝos la sekvaj milionuloj aŭ ne gajnos eĉ unu groŝon
en multaj jaroj.
Ni vidu. Temas pri risko, kiu nun devigas al disciplino. Se mi sukcesas, mi
informos, por instigi al adapto al aliaj lingvoj. Dume, mi estos feliĉa se
kelkaj sekvantoj restas sufiĉe da tempo por ĉesi sekvi, kaj ekserĉi sian
propran vojon en Esperantujo.

No hay comentarios:

 
lernu!