miércoles, 15 de abril de 2009

Pola Radio (mesagho 11 Aprilo)

Mi transskribas prokraste la mesaghon de Pola Radio. Ne gravas: chiuj
pasintaj elsendoj audeblas per la podkasto:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
-pro paneo mi ne povis konverti la mesaghon de Pola Radio al unikodaj
supersignoj.
Dario

----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Gxojanplenan, serenan Paskon,

Belajn printempajn tagojn, Pacon kaj amikecon al cxiuj deziras la
E-Redakcio de Pola Radio.

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 10-an de aprilo 2009 lige kun la Granda Semajno kaj Sankta
Vendredo solenata en Pollando ni memorigis la literaturan elsendajxon el la
2-mila jaro dedicxitan al la pola verkisto Roman Brandstaetter kaj lia plej
fama libro "Jesuo el Nazareto".

2) Sabate la 21-an de marto en la movada segmento de la programo ni
memorigas la interparolan kun unu el la organizintoj de UK en Fortalezo,
Antonio Jose da Silva. Auxskultante liajn entuziasmajn opiniojn pri la
graveco de Uk-oj por la E-parolantroj sxajnas afero senduba, ke la
bjalistoka UK venigos amase esperantistojn el plej diversaj landoj,
inkluzive Brazilon.
Komence de la programo ni revizitas unu el la plej konataj pilgrimlokoj en
Pollando, fama pro la solenado de la pasionaj misteroj, Kalweria
Zebrzydowska.

3) Dimancxe ni dauxrigas la kontakton kun niaj geauxskultantoj. Nia
leterkesta rendevuo novformula portempe plenas je salutoj, mesagxoj kaj
pripensoj ligitaj kun la 50-jarigxo de la E-Redakcio de Pola Radio, kiu
pasis la 4-an de aprilo nunjare.

4) Lunde, la 13-an de aprilo ni memorigos interparolon kun esperantlingvaj
reprezentantinoj de la Etnografia Muzeo en Toruń.

Kompreneble nia laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je rimarkoj kaj
opinioj de niaj geauxskultantoj. Koran dankon pro cxiuj, kiuj venis, venas,
anticipan dankon pro la sendotaj. Niaj adresoj:
esperanto @ polskieradio.pl kaj/aux barbarinella @ gmail.com.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia pagxaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la pagxon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Suficxas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos gxin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste sengxene
reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn.

Unuavice auxskultu nin kaj auxskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aligxu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!