lunes, 23 de marzo de 2009

Pola Radio chi-semajne

Karaj Radioamikoj,

Ĉiam pli proksimas la 4-a de aprilo, aparta dato en la historio de la
esperantlingva radiofonio, kiam Varsovio 50 jarojn pli frue lanĉis la
ĉiutagajn programojn en la Internacia Lingvo. Neniu povis antaŭvidi la
daŭron de tiu aventuro kun la parola kaj parolata lingvo. Nun ĉerpante
el nia arkivo ni prezentas ankaŭ al la plej novaj geaŭskultantoj kaj
memorigas al la malnovaj la riĉon de la varsovia programoferto, ĉefe
el la lastaj 10 jaroj.
Dume ankoraŭ daŭras la portempa periodo, kiam ne aŭdiĝas novaĵoj kaj
trarigardoj de la varsoviaj gazetoj pro la forpermeso de Gabi. Sed
ĝojigas nin informoj, ke ankaŭ la nova elsendoformulo trovas aprobon
kaj intereson.

1) Vendrede, la 20-an de marto 2009 i.a. ni memorigis telefonan
interparolon de Andrzej Pettyn kun William Auld, kiam nia kandidato
por literatura Nobel-premio fariĝis la prezidanto de la Esperanta
Pen-klubo. En la elsendo ni prezentis ankaŭ – kun penso pri infanoj -
la 3-an fragmenton de “Fabelo pri unu, kiu migris por ekkoni la timon”
de Fratoj Grimm en la traduko de Kazimierz Bein.

Ni memorigas ĉeokaze, ke ĉiumerkrede kaj ĉiuĵaŭde en nia programo ni
prezentas en lia traduko fragmentojn de la romano “La Faraono” de
Boleslaw Prus.

2) Sabate la 21-an de marto nia antaŭmikrofona gasto estis nia iama
redakcia kunlaboranto, tre talenta pola esperantisto, Janusz Myzik.
Komence de la elsendo ni proponis reviziti iun el la plej interesaj
urboj en la centra Pollando Sulejow.

3) Dimanĉe ni daŭrigas la kontakton kun niaj geaŭskultantoj, i.a. pere
de interparoloj pri la aŭskultado de la varsoviaj E-elsendoj, pri ilia
rolo kiel la ĉiutaga lingvomedio ktp. Per pritrakto de iliaj paperaj
kaj elektronikaj mesaĝoj. Kompreneble nia laboro estus vana, se ni ne
povus kalkuli je rimarkoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj. Koran
dankon pro ĉiuj, kiuj venis, venas, anticipan dankon pro la sendotaj.
Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia
paĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo
kaj savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por
poste senĝene reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte
aŭskulti niajn E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni
disponigos koncernajn ligoadresoj. Unuavice aŭskultu nin kaj
aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!