lunes, 16 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2214] Ni ankorau havas kelkajn tagojn por reklami Esperanton en EU

Karaj Geamikoj!

La unua periodo de la Europa Civitana Konsultigho (la vochdono pri la proponoj) jam finighis en Belgio, en Chehha Respubliko, Estonio, Finnlando, Hispanio, Luksemburgio kaj Pollando.

La subaj retejoj enhavas la pri-esperantajn proponojn.

Bedaurinde ghis nun nur malmultaj personoj vochdonis (escepte de Francio kaj Hispanio)...

Ni devus eluzi la restantajn, kelkajn tagojn, por montri, ke Esperanto ekzistas kaj povus servi la senperan komunikadon inter la europaj civitanoj.

Kiam Vi malfermas la retejon, supre, apud la malgrandeta, europa flago Vi trovos same malgrandliterajn, blankajn frazojn: "Chu Vi ankorau ne registrighis? Registrighu chi tie!" Oni devas alklaki tiun chi frazon. Nun aperos fenestro kun titolo "Datenoj de la uzantoj". Plenumu la sekvajn rubrikojn (kiuj en chiuj, diversnaciaj retejoj estas la samaj): Uzantonomo - retadreso - pasvorto - konfirmo de pasvorto - lando - urbo au poshtkodo - sekso (elektu) - agho (elektu)- rezulto de simpla adicio - fine klaku al la griza kampo.

Nun - supre, kie Vi alklakis la blankajn literojn - aperas salutvortoj, kaj oni povas tuj vochdoni. Plej bone estas klaki al la granda, violkolora kampo kun surskribo "Vochdono pri la proponoj". Kiam aperas chiuj proponoj, oni povas jam facile kaj rapide vochdoni. (Se la servilo aktuale funkcias, char ghi estas tre malrapida kaj ofte malsaneta.)
Kompreneble, oni povas reiri al la suba retejo, kaj vochdoni al la pri-esperanta propono.

Ni petas Vin Chiujn vochdoni, - kaj vochdonigi ankau Viajn familianojn kaj geamikojn... Nur kelkaj minutoj el nia vivo, - kaj tamen ni povas fari multon por la egalrajta komunikado. Vidante nian agadon Zamenhof certe ghojus...:-))

Ne forgesu: dum la sekvantaj kvar jaroj ni - tre vershajne - ne havos similan eblecon.

Dankegon pro Via helpo!

Plej amike
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas


Aŭstrio :
http://www.europaeische-buergerkonferenzen.eu/at/proposal/2126

Britio :
http://www.european-citizens-consultations.eu/uk/proposal/2061

Bulgario
http://www.grajdani-za-evropa.eu/proposal/2050


Danio :
http://www.europaeiske-borgerkonsultationer.eu/proposal/2017


Francio :
http://www.consultations-europeennes-des-citoyens.eu/fr/proposal/2086

Germanio :
http://www.europaeische-buergerkonferenzen.eu/de/proposal/2074


Hungario : 4 proponoj pri Esperanto :
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2024
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2029
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2035
http://www.europai-allampolgari-konzultacio.eu/proposal/2044

Irlando :
http://www.comhairliuchan-eorpach-do-shaoranaigh.eu/proposal/2031

Italio :
http://www.consultazioni-europee-dei-cittadini.eu/proposal/2067


Nederlando :
http://www.europese-burgerraadpleging.eu/nl/proposal/2029

Portugalio :
http://www.consulta-aos-cidadaos-europeus.eu/proposal/2069

Slovakio :
http://www.konzultacie-europskych-obcanov.eu/proposal/2081

Svedio :
http://www.europeisk-medborgarkonsultation.eu/se/proposal/2044

PS.:

La aliajn landojn de EU oni povas trovi alklakante al iliaj flagoj en la centra (anglalingva) retejo

http://www.european-citizens-consultations.eu/

No hay comentarios:

 
lernu!