martes, 3 de marzo de 2009

[La Karavelo: 2068] Chu kunmetajhoj estas neologismoj?

Kara Emerson:

Vi tute ne konas min. Vi ne scias kion mi studis,sed vi profesoreske asertas, ke vi estas lingvisto, kaj ke mi ne estas lingvisto.
Mi jam supraĵe respondis al vi pri tio en mia lasta mesaĝo.

Pri via nocio, ke ankaŭ kunmetaĵoj devas esti konsiderataj kiel neologismoj.
La fakto estas, ke eĉ la germana ne havas la saman plastecan kreivon de
kunmetaĵoj kiel esperanto.
Do, la germana ne tuŝas ĉi tiun aferon. En la portugala, ankaŭ la kunmetaĵoj povas esti rigardataj kiel neologismoj.
Tamen, la esperanta kunmetaĵo estas vorto, kiun ofte oni konstruas en la momento de la elparolo,aŭ de la elskribo, kiel oni faras rilate la konstruon de frazo.
Do, la vera semantikero en la esperanta frazo ne estas la vorto, sed la radiko.
Kion vi faris, en via tezo, kaj nun ĉi tie?
Vi prenis la oftan koncepton pri neologismoj, uzataj en la studo de la
eŭropdevenaj lingvoj kaj uzas ĝin en esperanto. Grandega eraro! La semantika unuo de
esperanto estas la radiko, ne la vorto kiel en la eleŭropaj lingvoj.

Amike,

Ĝoano




Happax Legomenon wrote:
> 2009/3/2 J.J.Santos <joaojosesantos@gmail.com>
>
>
>> Kara Emerson:
>>
>> Vi ne povas pritrakti la kunmetaĵojn kiel unuradikajn vortojn.
>> Kiam oni parolas pri neologismoj, en esperanto, oni parolas pri unuradikaj vortoj, ne pri kunmetaĵoj.
>> Tiu via perspektivo estas unu el la ne multaj malkonsentoj, kiujn mi havas rilate vian magistran tezon.
>>
>
>
> Bone, vi rajtas malkonsenti kun miaj perspektivoj, sed mi ne estas la sola
> lingvisto, kiu pritraktas kunmetaĵojn kiel neologismojn. Vi malpravas, kiam
> vi diras, ke en Esperanto oni "parolas pri neologismoj" nur kiel "unuradikaj
> vortoj". La koncepto de "neologismo" ne estis kreita de esperantistoj, do ĝi
> estas io ekster la lingvo, kaj gxi koncernas ĉiujn lingvojn. Ŝajnas al mi,
> ke vi ne estas lingvisto, do eble pro tio vi ne scias, ke ekzistas multaj
> tipoj de neologismoj. Unu el ili, nekontesteble, estas kunmetaĵo, kiu estas
> neologismo de formo. Ĉi tiu koncepto validas kaj por Esperanto, kaj por la
> germana, kaj por la turka, kaj eĉ por la portugala.
>
>
>> La kunmetaĵoj en esperanto ofte estas nekristaligitaj formoj,
>> kvazaŭ ili estus pluraj vortoj sintakse analizeblaj.
>>
>
>
> Same kiel, ekzemple, en la germana, sed multaj lingvistoj konsideras
> kunmetaĵojn kiel "Hausbesetzerversammlung" (farita el la vortoj "Haus",
> "Besetzer" kaj "Versammlung"), kiel neologismojn.
>
>
>
>> La plej granda socilingva problemo de esperanto nuntempe
>> estas la malpermesoj de la esperantistoj, kiuj katenas la langon de la parolanto kaj la spiriton de la lingvo.
>> Tio estas kultura kastrigo, kaj se farata konstante ĝi estas eĉ persekuto al homoj, kiuj perfekte parolas esperanton, kaj rajtas libere uzi la lingvon.
>>
>
>
> Mi havas nenion por diri pri tio, ĉar mi ne kastrigas iun ajn, mi nur
> admonis mesaĝiston, ke lia uzo de "gekaraj" ne estas laŭfundamenta.
>
>
>
>> Via komparo kun la portugala, tiuokaze kun la brazilportugala,
>> estas malĝusta. Ambaŭ fenomenoj estas tute ne kompareblaj.
>> Tio estus komparebla, se la parolanto dirus "kala" anstataŭ "kara",
>> aŭ "karage", anstataŭ "gekaraj".
>>
>
>
> Mi konsentas. La eraro estas pli ŝajna al "panorama geral" aŭ "entrar pra
> dentro".
>
>
>> Amike,
>>
>>
>
> Emerson Werneck
>

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

------------------------------
Nu, se eblas ghin deshuti, mi volonte rigardus la pagharon de kiu deshuti
> Antaudankon pro la sciigo
> Carlo Minnaja
> Dip. Matematica Pura ed Applicata
> Via Trieste 63
> 35121 PADOVA
> http://www.math.unipd.it/~minnaja

Aldone menciindas, ke "Brazila Esperantisto", en sia venonta numero, kiu aperos
elektronike vershajne en la komenco de Aprilo, publikigos resumon de la tezo. La
elektronikaj eldonoj de BE estas haveblaj che la pagharo de Brazila E-Ligo.

Reklame,

Francisco S. Wechsler

No hay comentarios:

 
lernu!