jueves, 5 de marzo de 2009

Forpasis Heta Kesala

La 14-an de februaro mortis Heta Kesälä (n. 1934), honora membro de
Universala Esperanto-Asocio kaj de Esperanto-Asocio de Finnlando. Shi
lernis Esperanton kiel lernantino en la urbo Somero. Shi aktivis en la
movado plurnivele: en la loka klubo de Helsinki, en la landa asocio
(estrarano, LKK-vicprezidanto Tampere) kaj en UEA (delegito,
fakdelegito kaj chefdelegito). Chiu finna esperantisto konis shin, sed
iam shajnis al mi, ke la esperantistoj konis shin ech pli bone
eksterlande ol en Finnlando: chiam chie, kiam mi cheestis
esperantistan renkontighon, se shi mem ne cheestis, certe iu petis ke
mi transdonu salutojn al shi kiam mi revenos al Finnlando.

Profesie, shi planis komputajn sistemojn en banko.

La funebra ceremonio okazos la 7-an de marto en Tuusula.
Funebre sciigas
Harri

No hay comentarios:

 
lernu!