domingo, 29 de marzo de 2009

Ĉu vere furorlisto?

Da esperantistoj estas almenaŭ 1 miliono (laŭ kelkaj pritaksoj).

La katalogo de UEA havas "6315 diversaj varoj, i.a. 5713 libroj..."
La "furorlisto" de la Katalogo aspektas jene:

(Plej grandkvante rete mendataj titoloj dum la pasintaj tri monatoj)

Esperanto by direct method, Stano Marček (21 ekz.)
Vojaĝo en Esperanto-lando, Boris Kolker (19 ekz.)
Faktoj kaj fantazioj, Marjorie Boulton (18 ekz.)
Poŝamiko, Beatrice Allée & Katalin Kováts (13 ekz.)
Paŝoj al plena posedo, William Auld (12 ekz.)
Glumarko "Esperanto - Internacia Lingvo", (11 ekz.)
Instrukciaro, Zlatko Tišljar (10 ekz.)
Dio, psiĉjo kaj mi, Claude Piron (10 ekz.)
Nemave edifi, Stefan MacGill (10 ekz.)
Esperanto estas..., Div (9 ekz.)

Ni substreku tion: dum la lastaj 3 monatoj vendiĝis iom pli ol 100
varoj.
Kompreneble, multe pli vendiĝas ekster UEA, tamen la nombroj estas
teruraj.

En "Libera Folio" oni skribas pri malkreskanta eldonkvanto de
"Esperanto".
http://www.liberafolio.org/2009/revuofalo/
Mi petas do, kie estas tiu miliono. Ĉu la movado (ne la lingvo) vere
mortas?
Pawel

No hay comentarios:

 
lernu!