jueves, 26 de febrero de 2009

Suomujo relevos pensiaghon

Ĝis la fino de la jaro 2004 suomo komencis ricevi sian ŝparitan (aŭ
kalkulitan) pension fariĝinte 65-jara. Dum la pasintaj kelkaj jaroj ni
havas sistemon, kiu permesas pensiuliĝon jam en 63-jara aĝo sed finance
logas homojn plimalfruigi tion ĝis 68-jara aĝo.

Evidentiĝis, ke la rimedoj de la pensisistemo ne permesas tian
malavarecon, ĉar tro multaj volas pensiuliĝi junaj. Do la registaro
deklaris sian intencon relevi la minimuman pensiaĝon ĝis 65 jaroj po iom
dum la sekvaj du jaroj.

La plano kompreneble furiozigas tiujn, kiuj jam preskaŭ atingis la
limaĝon. Tamen mi kredas, ke la pensiaĝo povas nur plialtiĝi. Fakte iu
opiniulo prezentis, ke oni tute forlasu difinitan pensiaĝon: pensiuliĝi
rajtu nur tiu, kiu ne plu fiziologie kapablas labori.

La mirakla kresko de la protuktopovo de la merkatekonomia industrio
kredigis al ni, ke fine nur malmultaj homoj devos labori. Fakte
evidentiĝis la malo: ĉar la homoj nun vivas pli longe, ni bezonas
senfine da homoj por flegi, varti kaj kuraci homojn. Krome ni ankoraŭ
bezonos eksportlaboristojn, kiuj pagos la salajrojn de la nova, brava
flegistaro. La situacio povos ŝanĝiĝi nur, kiam la japanoj inventos la
roboton, kiu faros tiun laboron.

Marko

No hay comentarios:

 
lernu!