jueves, 26 de febrero de 2009

ret-info: Nova retgazeto - La Mirmekobo

La Mirmekobo

Kiel besto, la Mirmekobo estas preskaux elmortinta en sia indigxena teritorio.
Sed en sia revua formo, gxi estas internacie havebla per peto aux senpaga
abono cxe la URL ...@mac.com>, kaj ni esperas ke vi enhejmigos gxin,
nutros gxin per via legado kaj kontribuo de enhavo, kaj gxuados gxin.

Abono al la revuo estas senpaga. Cxar neniuj surpapere presitaj ekzempleroj
ekzistas, neniu preskosto ekzistas. Tamen, se vi deziras mem per via
komputila presilo presi ekzemplero(j)n, por vi mem aux por aliaj, tion vi rajtas fari
senpage.

La revueto Mirmekobo estas sendependa, kaj subtenas neniun ismon.
Artikolojn povas kontribui iu ajn. Tre bonvenaj estas literaturajxoj:
noveloj, poemoj, prozajxoj iaspecaj; esprimoj de vidpunkto; historiajxoj; prezento de
interesaj hobioj; biografiajxoj, auxtobiografiajxoj; legendoj, mitoj.Bildoj, cxu
fotoj, cxu desegnajxoj, cxu klarigaj, tre bonvenos.

Reklamojn, anonc(et)ojn, propagandon, lingvajn studojn aux kritikojn,
pornajxojn, Mirmekobo malakceptas. La redaktoro rajtas akcepti, modifi, aux
malakcepti ian kontribuajxon, kiun li opinias malkonforma al la karaktero kaj
reputacio de la revueto. Korektojn evidente bezonajn li rajtas fari,
konsultinte la verkinton.

Represo de kontribuajxo estas permesata, se permeson konfirmas gxia verkinto.

Redaktoro:
Donald Broadribb

Adreso por cxiuj komunikajxoj, por peti ekzempleron, por sendi kontribuajxon:
mirmek...@mac.com

el [jhurnalistoj]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!