viernes, 27 de febrero de 2009

[La Karavelo: 2016] Kiel elturnigxu cxe traduko de koboldetoj kiam ili belas en la originalo?...

Gekaraj,

Dankante la bonvenigon al mi en la grupon, kiel unua partopreno jenu
la supra temdemando. Pensas mi traduki kanton brazilan, en la
portugala do, kie la rolantoj parolas per kelke da lingvokoboldetoj,
kiuj tamen en la kunteksto gravas cxar intence respegulantaj homojn
kun rimarkinda senrego de la lingvo. Cetere gxuste la malgxustagxoj
lingvaj aldonas pli da dramo al la etoso, ke la historio temas pri
situacio de povrulo kantanta sialingvajxe sian sorton. Certe
brazilgrupanoj cxefe konas la kanton 'Saudosa maloca' far la lerta
kantfaristo Adoniran Barbosa. La titolon mi pensis esperantigi kiel
'Karmemora domacxo'. La eraretoj lingvaj temas precipe pri manko de la
'r' en infinitvaj verboj, kio ebligas portugale la aperon de cxiuj
verboj kun la finajxo en vokaloj... Maleblo en la verda, kiu
infinitive gxiste finigxas per vokalo, konsekvence en E-o verboj sen
'i' farigxos nur radikoj, kiuj jam ne plu estos verboj, sed prezentas
eblo de konstru nomojn... Kaj i.a. misprononcoj de aliaj vortoj, kies
transliterigoj do aperantaj en la versoj. Eble vortludoj iel povus
helpalkuri... Senkulpigu la longon de la teksto, cxar necesa.

Atendante eventualajn reagojn, 'kobeldete'...

a_lto.loro
(Brazilo)

No hay comentarios:

 
lernu!