viernes, 27 de febrero de 2009

[La Karavelo: 2011] FW: Esperanto - Opinioj de azianoj

Karaj Geamikoj!

Mi shatus alvoki Vian atenton al la sekva frazo el la mesagho de S-ro Germain Pirlot: - "Kiam Esperanto estos tiom malfacila ol la angla, la azianoj ne plu havos kialon por eklerni ghin, sed…"

Estas ne-eviteble, ke - kiel chiu "normala" lingvo - ankau Esperanto havu du-nivelan vorttrezoron (ekzemple: dentodoloro kaj odontalgio), sed ni chiuj devus gardi la Internacian Lingvon, ke ghi ne farighu tro-komplika.

Scivole mi atendas Vian opinion.

Multsalute

Ludoviko Moln'ar


From: Germain Pirlot [mailto:gepir.apro@pandora.be]
Sent: Friday, February 27, 2009 8:24 AM
To: Germain Pirlot
Subject: Esperanto - Opinioj de azianoj

Estimataj,

Post deklaro de belga universitata profesoro kiu skribis en gazeto, ke Esperanto estas tro europeca por azianoj, mi turnis min al la UEA-delegitoj de Chinio, Hinda Unio, Indonezio, Irano, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano kaj Vjetnamio por demandi ilin tiurilate. Kelkaj afable reagis; ilin mi tutkore dankegas !

Iliajn respondojn, kun traduko en la franca, mi sendis informcele al tiu profesoro. Temas pri 10-pagha dokumento, kiun plezure mi havigos al vi ... se tio interesas vin. Kompreneble vi rajtos uzi ghin lauplache, ekzemple por alilingva traduko.

Inter la respondoj legeblas i.a. rimarko, kiun europaj esperantistoj devus bonege pripensi : "Esperanto certe estas ne nur europeca sed ankau europisma lau la opinioj de multaj miaj studentoj, kiuj provis lerni esperanton de mi....Ni lernis Esperanton char tiu lingvo estas pli facila ol la angla. Sed la esperantistoj kreas malfacilan esperanton en paroloj kaj skriboj timigante novajn lernantojn".

Estas bedaurinda realeco : tro ofte europaj esperantistoj fanfaronas pri la "facileco" de Esperanto, sed, char ili ne komprenis la veran spiriton de la lingvo, au char ili ne kapablas pensi internacie, ili "egoisme" plimalfaciligas la lingvon per sennecesaj vortoj. Rezonante nur "nacie" - eble ech "vilaghe" - ili aldonas novajn vortojn cherpitajn el sia propra lingvo, sen neniel pensi pri la aziaj "samideanoj".

Sekve oni trovas en Esperanto "francajn" vortojn kiel "animalo" (fr. animal) por "besto", "debuti" (fr. débuter) por "eki", "hida" (fr. hideux) por "malbelega", "descendi" (fr. descendre) por "malsupreniri", "femalo" (fr. femelle) por "ino, ina" k.s. ... au anglajn vortojn kiel "olda" (an. old) por "maljuna", "chipa" (an. cheap) por "nekosta, nekostega", "liva" (an. left, leave) por "maldekstra" k.s.

Kiam Esperanto estos tiom malfacila ol la angla, azianoj ne plu havos kialon por eklerni ghin, sed por ellerni la anglan, kiu mondskale estas vole nevole multe pli disvastigita ol la "internacia lingvo de D-ro Zamenhof" !

Neniam ni forgesu ke la chefcelo de Esperanto estas ighi "interkomprenilo" inter homoj el diversaj lingvoj, el diversaj kulturoj. Ni, europanoj, devus klopodi - lau mi - multe pli pensi "internacie" kaj ne trudi egoisme al alikontinentanoj sennecese vortojn cherpitajn el niaj europaj "lingvegoj" por nia propra facileco.

Kore via,

Germain PIRLOT

No hay comentarios:

 
lernu!