domingo, 22 de febrero de 2009

[La Karavelo: 1992] FW: Eŭropa debato kaj proponoj : 3a versio

Karaj Geamikoj!

Tre volonte ni plusendas la mesaĝon de S-ro Samuel Gaillard.

Ni denove povas fari ion konkretan por Esperanto.

Ni voĉdonu kaj voĉdonigu ankaŭ niajn geamikojn.

La Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo donis/donos minimume po 20 voĉoj al la pri-esperantaj proponoj troviĝantaj sur la sube videblaj retejoj.

"Eĉ guto malgranda…" Fine la eŭropaj politikistoj devos rimarki, ke nur la internacia ponto-lingvo povas certigi lingvan egalrajtecon por la popoloj de la Eŭropa Unio, kaj ke sen komuna, justa, neniun ofendanta, neniun humiliganta lingvo la malfacile kreita Eŭropa Unio iom post iom tutcerte disfalos.

Ni devas eluzi tiun ĉi senpagan eblecon por reklami Esperanton.

Bonan voĉdonon deziras

Ludoviko kaj Julinjo


From: Samuel GAILLARD [mailto:samuel.gaillard@ac-clermont.fr]
Sent: Sunday, February 22, 2009 12:55 PM

Karaj gesamideanoj,

Jen 3a versio de mia antaŭa mesaĝo, ĉar mi forgesis Luksemburgion ! La ĉi-suba listo havas 19 ŝtatojn nun. Nepre kopiu kaj disdonu tiun mian mesaĝon, ĉar Eŭropa Unio enhavas 27 ŝtatojn. Se vi konstatas ankoraŭ eraron, informu min, bonvolu.

Granda debato estas organizata en Eŭropo, por ke la civitanoj proponu ideojn pri "ekonomia kaj socia estonceco de Eŭropo". En ĉiuj ŝtatoj de la Eŭropa Unio estas organizataj tiuj debatoj, kaj civitanoj povas proponi ideojn per la TTT-paĝojn, kies adresojn vi trovos ĉi-sube. Vi konstatos ke en multaj ŝtatoj, iu proponis ideon pri Esperanto : ĉu instruado de Eo en lernejoj, ĉu uzo de Eo en eŭropa administracio, ĉu komunikado en Eŭropo per Eo, ĉu ... ; vidu vi mem en la TTT-paĝojn de via ŝtato.

Aŭstrio :

Belgio, franc-lingve :

Belgio, nederland-lingve :

Britio :

Ĉeĥio :

Danio :

Estonio :

Finlando - Suomio :

Francio :

Germanio :

Hispanio :

Hungario : 4 proponoj pri Esperanto :

Irlando :

Italio :

Luksemburgio :

Nederlando :

Pollando :

Portugalio :

Slovakio :

Svedio :

Se vi trovas vian ŝtaton en tiu listo, bonvolu kontroli ĉu tiu-ĉi adreso (ligilo) estas bona (donas la proponon pri Esperanto) ; se estas eraro informu min, bonvolu.

Se vi ne trovas vian ŝtaton en tiu listo, provu la ĝeneralajn paĝojn : http://www.european-citizens-consultations.eu

kaj serĉu proponon pri Esperanto. Se ekzistas, bonvolu doni al mi la adreson, por ke mi aldonu ĝin al mia listo. Se ne ekzistas, kreu vi mem proponon, kaj donu al mi ĝian adreson.

Kaj ĉefe VOĈDONU !!!

En pluraj ŝtatoj, la propono pri Esperanto estas la unua, ĉar ĝi ricevas pli da voĉoj ol la aliaj. Do voĉdonu kaj voĉdonigu ! Sendu tiun-ĉi mian mesaĝon al viaj geamikoj, por informi ilin !

Vi povas ankaŭ voĉdoni en la aliaj ŝtatoj : per mia listo da adresoj ĉi-supre, vi povas trovi la proponon pri Esperanto en diversaj ŝtatoj (kaj lingvoj) ; do voĉdonu ankaŭ por helpi la kampanjon de Esperanto en la aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio. Vi perdos iom da tempo, sed la proponoj pri Esperanto certe gajnos. Malgranda paŝo por vi, sed granda paŝo por Eŭropo !

Ni ne scias ĉu la proponoj pri Esperanto alvenos al la deciduloj, sed tiu debato estas jam bela ebleco por informi niajn samcivitanojn de la forto kaj viveco de la Internacia Lingvo. Nepre uzu tiun eblecon : voĉdonu kaj voĉdonigu ! Ni montru al Eŭropo ke esperantistaro havas propon-forton, trans la land-limoj !

Ĝis !

Samuel GAILLARD

Personaj paĝoj : http://goelano.free.fr

ICQ : 106 703 445

Yahoo : goelano

UNYK : 082 JID

Skype : goelano

+ ><>><>><> +

Post pli ol 20 jaroj de komputor-uzado, mi opinias ke "Macintosh" estas la plej bona komputoro,

malgraŭ la alveno de Linukso ...

Post pli ol kvar jar-dekoj de homaj rilatoj, mi opinias ke "Esperanto" estas la plej bona lingvo.

+ ><>><>><> +

La Tero estas nur unu lando kaj la Homaro ĝiaj civitanoj !!

A Terra é um unico pais e a Humanidade os seus cidadaos !!

De Aarde is één enkel land en de mensen zijn haar bewoners !!

Die Erde ist ein einziges Land und die Menschheit ihre Bürger !!

La Terra è un solo Paese e l'Umanità i suoi cittadini !!

La Terre est un seul pays et l'Humanité ses citoyens !!

La Terro es un sole paï e la Humanito sos ciutadan !!

La Tierra es solamente un pais y la Humanidad sus ciudadanos !!

The Earth is just one country and the Humanity its citizens !!

No hay comentarios:

 
lernu!