jueves, 12 de febrero de 2009

Klaku.net faris sian lastan klakon(II)

La nur-esperanta socia retejo Klaku.net finis sian ekziston la 11-an de februaro. Laŭ la fondintoj ne indas daŭrigi la projekton, ĉar tro malmultaj retanoj uzis ĝin por popularigi tekstojn. "Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de Klaku.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari pl[i], la komunumo agas libere", la fondintoj skribas en sia adiaŭa mesaĝo.

Klaku.net estis esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas. Similaj servoj kompreneble ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj.

Ferriol Macip, unu el la fondintoj de Klaku.net, rakontis pri la projekto en Libera Folio en junio 2007:

Ĝis nun, la esperanta blogaro ne estis interkontektita rete. Klaku, ekde ĝia komenco, celas esti la deirpunkto el kie la reta engaĝiĝo povas kreski, kaj kune kun Klaku ankaŭ kreskos ĉiuj aliaj projektoj. Klaku helpos la diskonigon de viaj blogoj! Uzu ĝin, ĉar ĝi estas la projekto por teksi esperantan disan reton. En Klaku.net ĉiu rajtas publikigi novaĵojn, artikolojn, ligilojn, videojn, bildojn, komenti, ktp... tute libere kaj senpage.

La aktivuloj de Klaku.net sukcesis atingi ankaŭ, ke en la esperantlingva versio de la populara fotoretejo Ipernity la ligila butono de Klaku.net aperu apud la butonoj de la enorme multe pli grandaj retejoj Yahoo, Delicious, Google kaj Netvibes.

Tamen la kvanto kaj aktiveco de la uzantoj ne kontentigis la fondintojn, kaj post unu kaj duona jaro da klopodoj ili decidis fermi la butikon. La 11-an de februaro el la reto malaperis Klaku.net, kaj anstataŭ ĝi aperis adiaŭa teksto:

Estimata, la projekto KLAKU.net finas hodiaŭ. Rimarkeblas ke ĝi jam ne utilas kaj pro tio la projekto perdas sian sencon.

Dum pli ol du jaroj [tiele!] ni multe ĝuis legante politikaĵojn, humoraĵojn, artikolojn pri arto, pri lingvoj, pri historio, pri esperantaj renkontiĝoj, ktp.. kaj ni ankaŭ amuziĝis konstruante per libera programaro internacian ilon por la esperanta blogaro. Laŭ ni, tiu ĉi projekto estis bona platformo por ke la blogistoj disvastigu facile iliajn artikolojn al aliaj blogistoj pere de la paĝaro kiel faras Digg.com, Meneame.net, Wykop.pl, ktp.

Ni bedaŭras ke aliaj ttt-ejoj ne helpis disvastigi la ilon, esperantista paĝaro, stabila, tre alloga kaj eĉ sen komerca propagando. Pro tio, do, ne multaj blogistoj uzis kaj konis la projekton. Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.

Pola uzinto de Klaku.net, Łukasz Żebrowski, tuj komentis la fermon de la retejo en sia blogo:

- Bedaŭrinda afero, almenaŭ por mi kaj aliaj uzantoj. Kial ĝi ne plu funkcios? Tion mi ne vere komprenas. Ja estis uzantoj. Certe ne multegaj, kiel ĉe ĉiu esperantista projekto, sed tamen estis. Nu, eble la projekto ankoraŭ reviviĝos.

No hay comentarios:

 
lernu!