viernes, 13 de febrero de 2009

Dua Nacia Kongreso en Burundo

Bonvolu disvastigi al viaj landaj kaj lokaj listoj!

de: sabiyumva jeremie ...@yahoo.fr>


Karaj samideanoj,

Nome de ANEB, mi informas al vi ke okazos la dua nacia kongreso en
Rumonge, de la 10-a ĝis la16-a de Julio 2009.

Laŭ nia financa stato de ANEB, la estraro decidis okazigi la kongreson
en ĉi parto kiu estas malpli kosta, por ke partoprenu multaj
esperantistoj. Ni esperas ke ĉi periodo ebligos partoprenon de multaj
esperantistoj.

Por partopreni la kongreson, vi simple petu retan aliĝilon ĉe:
ane_...@yahoo.fr ...@yahoo.fr>

Vi ankaŭ pagu kotizon (500 Fbu), kiu kontribuos partoprenigi
esperantistojn el foraj regionoj de la kongresejo kaj ankaŭ por aliaj
bezonotaĵoj. Se vi deziras havi la folmularon (paperforme), ni ĝoje ĝin
disponigos al vi.

Dum la kongreso, estos okazo renovigi la estraron de ANEB kaj de la
diversaj sekcioj, aprobos/malaprobos la proponon pri statutŝanĝo kaj
elektos anojn de la komitato de ANEB. Pro la graveco de ĉi kongreso, ni
invitas al vi rapide aliĝi.

Esperante vian baldaŭan aliĝon, mi antaŭdankas vin.

PS: - Bonvolu disvastigi ĉi informon al ĉiuj esperantistoj.

- Se vi havas demandojn, bonvolu turniĝi al mi je jerryb...@yahoo.fr .

Jérémie

SABIYUMVA Jérémie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Posxtelefono (+257)77733052
Hejma: +257 29 555 390(de la 22 gxis la 7-a matene: GMT+2)

No hay comentarios:

 
lernu!