miércoles, 11 de febrero de 2009

Bonvolu ridi..., sed ne tro! - Ríanse... ¡pero no demasiado!

Bonvolu ridi... sed ne tro!
Estas nova, bonhumura, dissendolisto en adreso
_http://groups.yahoo.com/group/libertempo/_ (http://groups.yahoo.com/group/libertempo/) kiun oni devus
viziti, se oni estas malgaja. El tie mi prenis la sekvantajn humurajojn.
Ĉe juĝejo
Juĝisto: Do, sinjoro, kiom vi pensis, kiam vi vidis, ke viaj genajbaroj
ekbatadis unu la alian?
Atestanto: Ho, sinjoro la juĝisto! Mi pensis, ke mi neniam edziĝos. —oOo—
—Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli sola?
—Mi ne scias, S-ro Juĝisto.
—Ĉu vi ne konis vian amikon plej bone?
—Kompreneble jes, S-ro Juĝisto, sed mi neniam estis kun mia amiko, kiam li
estis sola.
—oOo—
Du vampiroj parolas:
—Ho, kiel vi prenis tiom da sango!
—Ĉu vi vidas tiun muron?
—Jes.
—Mi ne vidis ĝin.
—oOo—
Fatala recepto
«Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis al vi?» la kuracisto demandas sian
pacienton.
«Ne, sinjoro doktoro», respondas la paciento. «Se mi farintus tion, mi estus
mortinta nun.»
«Ĉu mortinta? Kion vi celas diri per tio?»
«Nu», respondis la paciento, «la recepto flugis tra fenestro de la kvina etaĝ
o...»
—oOo—
Stulteco
Li estis tiom stulta, ke li studis dum 20 jaroj la manieron ne studi.

No hay comentarios:

 
lernu!