viernes, 27 de febrero de 2009

3.000 subskriboj por Esperanto en Germanio

Fine de marto decidiĝos, cxu la germana sekcio de "Eŭropo - Demokratio
- Esperanto" (EDE) povos partopreni la Eŭropajn Balotojn 2009. Se tio
sukcesos, ĝia nomo (kaj do ankaux la vorto "Esperanto") estos presata
sur 62 milionoj da balotiloj, kaj ĉirkaŭ 130.000 voĉoj sufiĉus, por ke
la asocio EDE ricevu ŝtatan subvencion de pli ol 500.000 €.

Ĝis nun (26-a de februaro) la aktivuloj de EDE kolektis 2.670
subskribojn, kaj alvenis promesoj pri kolektado de entute kelkaj pliaj
centoj, tiel ke la atingota nombro certe superos 3.000. Por partopreni
la balotojn, la necesa nombro estos 4.000.

Oni trovas informojn pri la aktuala stato de la kolektado (en germana
lingvo) ĉe http://www.e-d-e.eu . Tie elŝuteblas ankaŭ la formularo por
subskriboj.

Informojn pri EDE en Esperanto oni trovas ĉe http://www.e-d-e.org .
Dum en Germanio necesas ankoraŭ fortostreĉo, en Francio jam estas
sufiĉe certe, ke EDE denove sukcesos partopreni la balotojn.

Ulrich Matthias

No hay comentarios:

 
lernu!