martes, 27 de enero de 2009

ret-info: Ilustrita enciklopedio de hejmaj dorlot-bestoj

Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj

Cxe la moskva eldonejo Impeto denove aperis atentokapta eldonajxo: "Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj" - Gxi estas la dua en la serio de enciklopedietoj, la unua eldonajxo temis pri akvariaj fisxoj.

La nuna libro, havanta belan koloran kovrilon, priskribas cx. 50 speciojn de mamuloj el diversaj ordoj kaj familioj, kiuj pli-malpli ofte renkonteblas en hejmoj kiel dorlotbestoj (kaj ankaux cx. 50 rasojn de hundoj kaj pli ol 20 rasojn de katoj), iliajn karakterizojn, konduton kaj kondicxojn de hejma tenado.

Temas ankaux pri malsanoj de la bestoj, zoohigieno, bredado ks. Priskribon de la bestoj akompanas nigro-blankaj ilustrajxoj. Esperantaj nomoj de la bestoj estas provizitaj de la latina (scienca), angla, germana, franca kaj rusa tradukoj; en la fino estas indeksoj en tiuj lingvoj kaj tabelo kun certaj biologiaj karakterizoj de la priskribitaj bestoj.

Kompilis Nikolaj Gudskov, eldonis "Impeto", en Moskvo, 2008, 240 pagxoj.
Retejo de la eldonejo: http://www.impeto.ru/ru/raznoe_na_esperanto
ISBN 978-5-7161-091-3
La libro estas havebla cxe UEA: http://katalogo.uea.org?inf=8129

laux [reu-agado]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!