domingo, 11 de enero de 2009

ret-info: Ekzamenoj en Esperanto-arangxoj

Vintra Esperanto Universitato - kun ekzamenoj de AIS
----------------------------------------------------

Sekve de la sukceso de la pasintjara unua Internacia Vintra Universitato IVU, en decembrofino okazis la dua sesio de IVU, denove en la Internacia Festivalo (IF, jarfina arangxo en Germanio), en formato simila al la "komuna sesio" de AIS/IKU dum UK: studsesio de AIS (Akademio Internacia de Sciencoj) konsistanta el tri kursoj.

La cxi jara elekto de temoj estis varia: Renato Corsetti prelegis pri lingvistikaj observoj pri E-o, Eugen
Macko pri naciaj ideologioj en Meza Euxropo, kaj Amri Wandel - kiu ankaux rektoris - pri la temo "teleskopoj", okaze de la 400-jara datreveno por la invento de la astronomia teleskopo.

Resumoj de la tri kursoj videblas cxe http://www.internacia-festivalo.de/ sub la menuero "Internacia Vintra Universitato".

La kurso pri teleskopoj inkludis ankaux praktikan parton, en kiu la partoprenantoj muntis veran teleskopon, kaj poste uzis gxin (dum la silvestra balo) por observi stelojn, malgraux la subnulaj temperaturoj ekstere.

Fine de la kurso okazis ekzameno por la interesitaj partoprenantoj. Sukcesis 13, kiuj ricevis atestojn de AIS en publika ceremonio kadre de la vespera programo.

Amri Wandel

========================================================================

La novtipa UEA-ekzameno sukcese premieris
-----------------------------------------

Post kelkjara laboro, je la jarsxangxo debutis la nova Esperanto-ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Euxropa Referenckadro (KER), kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la
niveloj B1, B2 kaj C1.

Partoprenantoj de la Internacia Festivalo (IF) en Düsseldorf havis la bonsxancon esti la unuaj por trapasi tiun internacie rekonatan ekzamenon. Sume 8 personoj el 6 landoj uzis la eblecon: 3 el ili elektis la nivelon B2 (forta meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon, komprenkapablon de tekstoj el la cxiutaga
vivo) kaj 5 kandidatoj aligxis al la pli supera nivelo C1.

Laux la regularo kontraktita kun la Sxtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapesxto, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj
prizorgas la akredititajn samnivelajn ekzamenojn aprobitajn ankaux de la Asocio de Lingvotestistoj en Euxropo (ALTE). La surlokajn busxajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, ambaux trejnitaj ekzamenantoj laux la KER-postuloj.

UEA kore gratulas al la unuaj ekzamenitoj, kiuj bonege sukcesis en la busxa parto. Estas gxojige, ke tiom multaj ekzamenigxantoj anoncis sin malgraux la jarfina festo kaj la mallonga tempo, kiu restis post la fina decido okazigi la ekzamenojn ankoraux en 2008.

Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn en grandaj internaciaj renkontigxoj aux aliloke, kie estos grupo de kandidatoj por almenaux unu el la tri niveloj. Por 2009 estas jam planataj ekzamensesioj dum la Printempa Semajno Internacia (PSI) en St. Andreasberg, Germanio, inter 10-17 aprilo; dum la Malferma Tago en la
Centra Oficejo de UEA (Roterdamo, Nederlando) en majo; kaj dum la 94-a UK en Bjalistoko (Pollando) en julio.

Pli detalaj informoj pri la ekzamenoj trovigxas cxe:
http://www.edukado.net/pagina/novaj+uea-ekzamenoj/22422/

laux [UEA]

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!