domingo, 11 de enero de 2009

ret-info: AS + IS = JES

Internacia Seminario, IS ne plu okazos
--------------------------------------

La legenda junulara arangxo IS (Internacia Seminario), de pli ol kvindek jaroj cxiusilvestre organizita en malsama urbo de Germanio, ne plu okazos. La sama sorto trafas ankaux la pli fresxdate elpensitan junularan novjaran arangxon kun la nomo AS (Ago-Semajno), okazintan ekde decembro 2002 fine de cxiu jaro en Pollando aux Slovakio. Ekde la venonta jarsxangxo la du arangxoj IS kaj AS kunigxos en unu, kies nomo tamen ne igxos simile verbofinajxa "OS", sed "Junulara E-Semajno". La litero E en la nomo laux la arangxantoj ne nepre signifas "Esperanto".

.........
.........

Ekde la venonta jarsxangxo anstataux IS kaj AS okazos komuna arangxo de GEJ kaj PEJ, kun la nomo Junulara E-Semajno (JES). Estis konsiderita ankaux la nompropono OS, kiu kvazaux kompletigus serion de verbofinajxoj, sed fine venkis JES. Laux la organizontoj la litero E aludas cxefe al Esperanto, sed kaze de bezono gxi povas simboli ankaux aliajn vortojn, kiel Euxropo aux Edukado, por faciligi ricevadon de ekstermovadaj subvencioj.

La decido pri la nuligo de IS kaj AS favore al JES estis sekreta gxis la novjara nokto. Duonhoron post la jarsxangxo, samtempe en IS en Germanio kaj AS en Slovakio, oni anoncis la decidon kaj prezentis filmetojn, en kiuj la cxeforganizantoj de JES rakontis pri la decido.

La unua Junulara E-Semajno kredeble okazos en Zakopane en suda Pollando, en la sama ejo, kie okazis la unuaj kvar Ago-Semajnoj. Samloke estis ankaux la amaslogxejo de la 61-a Internacia Junulara Kongreso en 2005.

Legu pli detale la tutan artikolon en Libera Folio cxe http://www.liberafolio.org

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Kalendaro de Esperanto-Arangxoj
cxe: http://www.eventoj.hu
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!