miércoles, 21 de enero de 2009

Recenzo de "Monate che vi" en Pola Radio

En la lastmarda elsendo de Pola Radio oni recenzas (inter aliaj gazetoj) la lastan
numeron de "Monate ĉe vi".

Vi povas ĝin aŭskulti aŭ gardi en la durdisko per la adreso:

http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009011311300752.mp3

La recenzo troviĝas post minuto 18 de la elsendo.

Darío
-----------

“Monate ĉe vi” de Andaluzia E-Unuiĝo venis ĝustatempe por transdoni bondezirojn kristnaskajn kaj novjarajn kun la esperantigita teksto de la kristanaska latina kanto “Adeste Fidelis”, alivorte “Alestu, Fidelaj…” por kunkanti kun iom malnova E-vesta surbendigo, kiu troviĝas en nia arkivo. Kun la festa periodo ja evidente ligiĝas ankaŭ artikolo, dediĉita al Tri Magoj el Oriento kaj la katedralo de Kolonjo, kiel loko enhavanta iliajn relikvojn. Ili aperas inter aliaj tekstoj kun literatura kaj kultura karaktero. “Monate ĉe vi” en sia oktobra-decembra numero raportas ja ankaŭ pri la plej gravaj aktivadoj de anduluziaj esperantistoj en la aŭtuna periodo.
Inter ili troviĝis la solenaĵo en Granado el la mezo de novembro dediĉita al la Internacia Jaro de Lingvoj, kadre de kiu troviĝis ankaŭ prelego de la vicprezidanto de Malaga E-Asocio pri “Esperanto, planlingvo por unuigi homojn kaj popolojn”. Oni raportas pri la oktobra 16-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en Salou.
Kiel ni ekscias riĉan kulturan kaj turisman kadron havis la 13-a Andaluzia Kongreso de Esperanto. Koncerne la laboran parton oni decidis konservi la ĝisnunan strukturon kaj leĝan situacion de la asocio, kies ĉefcelo estas kunordigi laborojn de la jam ekzistantaj grupoj en Andaluzio kaj favori aperon de novaj tie, kie E-o ne estas
ankoraŭ disvastigita. Estis krome fiksitaj gvidlinioj por disvastigi la lingvon en la agadregiono de la andaluziaj esperantistoj. Multas aliaj informoj, ligitaj aparte kun la nunjaraj aktivadoj kaj la unuaj informoj pri la ĉi-jara Hispana Kongreso de Esperanto en Malago. Andaluziaj esperantistoj planas eldoni por ĝi la ĉefverkon de la andaluza Nobel-premiito Juan Ramón Jiménez “Platero kaj mi".
----------
Adresoj de Pola Radio:
http://www.polskieradio.pl/eo/
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml

No hay comentarios:

 
lernu!