domingo, 4 de enero de 2009

Propono de internacia lerneja klaskorespondado

De: Luiz A. de O. Coelho <_drakol...@yahoo.com.br_
(http://us.mc3.mail.yahoo.com/mc/compose?to=drakol...@yahoo.com.br) >

Estimataj,
Saluton. Mi venas al vi kun helpopeto.
Sxtato instruas fremdajn lingvojn por plivastigi la horizontojn de sia
infanaro. Nu preskau vane, ni scias.
Ni, anoj de Tri-Rivera Esperanto-Klubo, urbo proksima de Rio, en Brazilo,
volas iel helpi. Kiel? Per perado de internacia lerneja klaskorespondado.
La lernantoj devas esti en klaso post la 4-a lernojaro. La klaso kolektive
sendu leteron al samlernojara klaso en alia lando. Ne temas pri E-klasoj, do
ili verkos nacilingve, tiel ke inter unuopaj linioj estu spaco, ecx
suficxe vasta por la tradukoj. La leteron ni, e-istoj, traduku al la
internacia lingvo kaj sendu al la eksterlanda klaso. Tie, alia samideano, partnero
traduku al la nacia lingvo kaj transdonu al vialanda klaso por ke gxi legu
kaj respondu. Tiam cxio denove rekomencu. Do la leteroj fine montrigxos -
certe kurioze kaj agrable - trilingvaj...
La korespondado devus okazi ne interrete cxar cxi tie maloftas lernejoj kun
tia eblo. Cetere per ordinara posxto facilas sendi aldonajxojn: bildojn,
fotojn, desegnajxojn, mapetojn ktp lau fantazio kaj bontrovo de la
gelernantoj kaj de ties instruistoj.
Fine de la lernojaro, okaze de sukceso, farigxus ecx ekspozicio, kio belege
efikus al nia Afero: meto de E-o en praktikon.
Krome ni celas per tio ankau, ke la gelernantoj mem ekdeziru estonte
'sendependigxi' de la tradukistoj, do mem lerni la lingvon.
Kun varmaj bondeziroj, salutas vin kore,
Luiz Alberto de Oliveira Coelho
UEA-delegito por Orienta Brazilo
Rua Moreira César, 220
Paraíba do Sul-RJ
25850-000
Tel.: 24-2263-1421
BR-25850-000

No hay comentarios:

 
lernu!