lunes, 19 de enero de 2009

La radikoj de Barack Obama respuras al Plymouth

Barack OBAMA, la Pilgriminto?

Malgrau la neprobableco de tio, tio veras. La Hawaja
La duon-kenja prezidantigxanto estas rekta 13a-generacia posteulo de
unu el la plej fruaj setlintoj de la kolonio de Plymouth: Thomas
BLOSSOM.

Blossom ne alvenis al la Nord-Amerika konoliaro Nov-Anglio en 1620,
sed tion li volis. Cxi-jare, li ensxipigxis en la fratino-sxipon de
la
Mayflower, la Speedwell, sed tiu sxipo devis reiri al
Europo post ekliko apud la marbordo de Anglio. Li
fine alvenis al la Nova Mondo post nau jaroj el la
nederlanda urbego Leiden sur alia sxipo, ankau nomita la Mayflower.

Resercxistoj cxe la Historia Genealogia Societo de
Nov-Anglio diras, ke ili sciis pri la parenceco pilgrima de Obama
longtempe, antau lia prezidanta konkurso.

Dum la lastjara prezidanta konkurso, Obama sxercis pri siaj
malproksima parenceco al vic-prezidento
Dick Cheney, kaj menciis sian parencecon al 19a jarcenta pafilisto
Wild Bill Hicock kaj la sklav-havintaj prauloj de sia patrino.

Rezulto de la resercxo malkovras la parencecon de
Obama al sep prezidentoj: George W. Bush kaj lia
patro George H.W. Bush, James Madison, Harry
Truman, Lyndon Johnson, Gerald Ford kaj Jimmy
Carter.

No hay comentarios:

 
lernu!