lunes, 19 de enero de 2009

[La Karavelo: 1868] FW: Eŭropa konsultado / Consultation européenne

Karaj Geamikoj, precipe civitanoj de la Eŭropa Unio!

La suba iniciato povas esti tre grava el vidpunkto de la estonto de Esperanto.

Nun ĉiuj samideanoj kaj simpatiantoj povas verki proponojn kaj voĉdoni en siaj gepatraj lingvoj!

Kaj ĉi-foje ni havas ankoraŭ 60 tagojn!

Do ek!

Plej amike

Ludoviko kaj Julinjo

(La hungara retejo jam havas du proponojn pri Esperanto. Unu el inter ili aspektas tiel (kompreneble, en la hungara lingvo):

"Mi proponas instrui la lingvon Esperanto en la bazgradaj lernejoj kiel unuan fremdan lingvon, por disvolvi la kapablon de la lernantoj alproprigi lingvojn. Sciencaj eksperimentoj pruvas, ke la post Esperanto lernitaj, pluaj lingvoj estas alproprigeblaj averaĝe je 30 %-j pli facile (vidu ankaŭ la rubrikon Lingvolanĉilo/Saltotabulo de la retejo http://www.egalite.fw.hu .")


From: Germain Pirlot [mailto:gepir.apro@pandora.be]
Sent: Monday, January 19, 2009 9:50 AM
To: esperanto-en-belgujo@yahoogroupes.fr
Subject: Eŭropa konsultado / Consultation européenne

CHIU EUROPA E-ISTO KAPTU TIUN OKAZON :

Por laùeble diskonigi tra Europa Unio.

Ne forgesu vochdon(ig)i. Antaudankon.

Kore,

Germain

P.S. - Por pliaj informoj EN CHIUJ OFICIALAJ LINGVOJ pri tiu europa pagharo vidu

================================

# Eŭropa konsultado / Consultation européenne (explications complémentaires pour les non-francophones)
Nun / maintenant : 33 votes.

Por ne scipovantoj de la franca, mi forgesis aldoni klarigojn pri la maniero voĉdoni.

Post registriĝo, vi tuj ricevos mesaĝon, kies ligilo kondukas al la ĉefpaĝo de la eŭropa "Consultations européennes". Sur la adreslinio, vi kopiu jenan adreson kaj klaku sur
http://www.consultations-europeennes-des-citoyens.eu/fr/proposal/2086

Tie vi vidos, maldestre : "Faire de l'espéranto une langue de communication de l'Europe" (Fari el Esperanto lingvon de komunikado de Eŭropo) kaj, apude, la nombron da voĉdonoj (nun, 25) kaj, sube, "VOTER POUR CETTE PROPOSITION" (Voĉdoni por tiu propono). Vi klaku sur ĝin kaj vi tuj vidos la nombron plialtiĝi je unu. Komentoj nur en Esperanto aŭ alilingve estas neoportunaj se ne aperas franca traduko. La argumentoj ne estu banalaj kaj naivaj.

No hay comentarios:

 
lernu!