lunes, 19 de enero de 2009

[La Karavelo: 1864] Esperanto ne estas angla lingvo

Amikoj,
mi atentigas vin ĉiujn, precipe la gvidantojn kaj gvidontojn de Esperanto-asocioj, Esperanto-kluboj kaj simile, ke en Esperanto NE ekzistas la loka adjektivigo de la substantivoj, kiel en la angla. Tio signifas, ke en Esperanto oni ne diras (aŭ skribas) Esperanto Klubo, sed Esperanto-Klubo, aŭ Klubo de Esperanto. Vidu la ekzemplon de UEA (Universala Esperanto-Asocio).
Same pri "Esperanto-Kurso" kaj NE "Esperanto Kurso".
Amike,
Tulio
=====================================================
VTF - Vortaro Tulio Flores
http://vortaro.brazilo.org/vtf/
http://tulio.flores.sites.uol.com.br/

No hay comentarios:

 
lernu!