domingo, 11 de enero de 2009

Instruisto pri komputiloj sercxata

de: TEJO-Oficejo

Saluton al cxiuj,

Venis mesagxo al la CO de Philippe Chavignon, ,
konata esperantisto, kiu laboras pri indigxenaj aferoj en Centra Ameriko.
En Gvatemala vilagxo estas lernejo, kiu ricevis 9 komputilojn novajn sed
la ministerio ne sendas aux pagas intruiston por instrui al homoj, kiel funkciigi
ilin. Li do faras jenan alvokon:

Estas sercxata volontulo, kiu pretus instrui dum almenaux 3 monatoj, sed
prefereble dum la tuta lernojaro 2009. Philippe pretas senpage disponigi
sian domon, kiu situas tute proksime de la lernejo cxe unu el la plej belaj
belvidejoj el la mondo, al la lago Atitlan kaj al la sunsubiro malantaux la vulkanoj.
La instruisto povus tagmangxi senpage kun la lernantoj, entute 60. Ankaux estos
eblecoj instrui esperanton.
Bonvolu diskonigi tiun cxi alvokon kaj kontakti la Centran Oficejon pri duboj
aux kandidatigxoj.

Plej amike,

Federico
TEJO-volontulo

No hay comentarios:

 
lernu!