martes, 13 de enero de 2009

Ido kaj Esperanto

aszlo ha scritto:
> [...]
>
> La fanatikaj Esperantistoj neniam sucesis kompreni la
profundan ideon
> de Zamenhof. Ili kredis kaj kredas, ke Zamenhof intencis
altrudi al
> homaro ĉiapreze, nur-nure Esperanton. Zamenhof kreis
Esperanton, ĉar
> ĝis tiam ne ekzistis iu pli konvena, planita pontlingvo. Eĉ
se tute
> komence li destinis la planlingvon por alia celo, sed pli
poste li
> tamen decidis donaci ĝin al homaro. Se Zamenhof nun vivus,
kaj la
> publika opinio decidus pri iu alia planlingvo, li certe
grandanime
> akceptus tion, ĉar por li plej multe tio gravis, ke
diversaj etnoj
> povu interkompreniĝi per iu facile ellernebla pontlingvo.

Jes mi konsentas. Se miliardo da homoj lernus Idon, sendube
ĉiuj esperantistoj
tuj pasus al Ido. Sed ĝis kiam idistoj venas fiŝkapti inter la
esperantistoj
tio neniam okazos. Se vi legos la suban tekston vi vidos ke
Zamenhof ne dubis ke
antaŭe aŭ poste venkos Esperanto. Li estis homo. Homo povas
erari. Legante la suban tekston mi pensis spontane: Homoj
antaŭ cent jaroj estis multe pli inteligentaj ol ni. Eĉ homoj
nekleraj lernis Esperanton multe pli facile ol ni....Ĉu povas
esti vere? Ĉu mia cerbo denove hastis konkludi? Auskultinte
vin ŝajnas ke ne. :o)

Fundamenta Krestomatio, Paĝo 269

>>>>>>>>> Ĉu ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia
? Feliĉe ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive :
Jes, ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas
tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia
ombro da dubo.
Por konvinki pri tio ĉi niajn aŭskultantojn, ni petas ilin
prezenti al si, ke kongreso da reprezentantoj de diversaj
regnoj jam efektiviĝis, kaj ni trarigardos, kian lingvon ili
povus elekti. Ne malfacile estos por ni pruvi, ke ekzistas nur
unu sola lingvo, kiun ili povus elekti, kaj ke ĉia elekto de
ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus
ĝin elekti, kaj ke se ili kontraŭ ĉiu atendo kaj spite ĉiuj
argumentoj de la sana prudento tamen elektus ian alian
lingvon, tiam kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem kaj ilia
elekto restus nur malviva litero.

Tiel ni prezentu al ni, ke la reprezentantoj de diversaj
regnoj kunveturiĝis kaj ke ili alpaŝas al la elekto de lingvo
internacia. Al ili antaŭstarus la sekvanta :
aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj vivantaj,
aŭ elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple : latinan,
grekan, hebrean),
aŭ elekti ian el la ekzistantaj lingvoj artaj,
aŭ difini komitaton, kiu okupus sin je la kreado de lingvo
tute nova, ankoraŭ ne ekzistanta.
Por ke niaj aŭskultantoj povu pense partopreni en la laboroj
kaj konsideroj de la elektantoj, ni devas antaŭe konatigi ilin
iom kun la karaktero de la nomitaj lingvaj kategorioj. La
karaktero de la linvoj vivantaj kaj mortintaj estas al la
aŭskultantoj pli aŭ malpli konata, ni diros tial kelke da
vortoj nur pri la lingvoj artaj, kiuj por la plimulto de niaj
aŭskultantoj prezentas kredeble absolutan « terra incognita. »

Kiamaniere ĉe la homoj naskiĝis la ideo de lingvo arta, kiel
tiu ĉi ideo disvolviĝadis, trairadis diversajn stadiojn,
komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej
perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo, kia grandega multo da
provoj estis farita en tiu ĉi direkto, kia grandega multo da
laboroj iris ofere por tiu ĉi ideo en la daŭro de la lastaj du
centjaroj, – pri ĉio tio ĉi ni ne parolos, ĉar por elaŭskulti
ĉion tion ĉi vi ne havas sufiĉe da tempo nek pacienco. Ni
diros nur ion pri la specialaj ecoj de la artaj lingvoj, ĉe
kio ni kompreneble havos antaŭ la okuloj ne la diversajn
malprosperajn provojn antaŭajn, kiuj la plimulton da
analizataj de ni ecoj ne posedas, sed la plej perfektan formon
de lingvo internacia, ekzistantan en la nuna tempo.

Krom plena neŭtraleco en rilato nacia, arta lingvo distingiĝas
per la sekvantaj ecoj :
- 1) Ĝi estas mireginde kaj nekredeble facila por ellernado :
sen trograndigo oni povas diri, ke ĝi estas almenaŭ kvindek
fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura. Kiu ne konatiĝis kun
lingvo arta, ne povas eĉ kredi, ĝis kia grado atingas ĝia
facileco. La granda verkisto kaj filozofo Leono Tolstoj, kiun
certe neniu en la tuta mondo kuraĝos suspekti en tio, ke li
volas fari reklamon al la lingvo internacia, diris pri la
lingvo Esperanto jenon :

« La facileco de ĝia ellernado estas tia, ke, ricevinte
Esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en
tiu ĉi lingvo, mi post ne pli ol du horoj da sinokupado havis
la eblon se ne skribi, tamen libere legi en tiu ĉi lingvo. En
ĉia okazo, la oferoj, kiujn alportos ĉiu homo de nia Eŭropa
mondo, dediĉinte kelkan tempon al la ellernado de tiu ĉi
lingvo, estas tiel sensignifaj, kaj la sekvoj, kiuj povas
veni, se ĉiuj, almenaŭ la Eŭropanoj kaj Amerikanoj, aligos al
si tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne
fari tiun ĉi provon ». Komprenu, sinjoroj, kion tio ĉi
signifas : « post ne pli du horoj da sinokupado » ! Kaj en tiu
ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj
senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi
pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive
konatiĝi kun ĝi. Estas vero, ke homoj instruitaj povas ellerni
Esperanton pli rapide, ol homoj neinstruitaj, sed ankaŭ la
lastaj ellernas ĝin treege kaj mireginde facile, ĉar por la
ellernado de la lingvo Esperanto de la lernanto estas
postulataj neniaj antaŭaj scioj. Inter la esperantistoj vi
trovos multe da homoj tiom neinstruitaj, ke ili ĝis nun en sia
propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da
eraroj, kaj tamen en la lingvo Esperanto ili skribas tute
senerare, – kaj ili ellernis tiun ĉi lingvon en la daŭro de
iaj kelke da semajnoj, dum la ellernado de ia lingvo natura ĉe
tiuj samaj personoj devus okupi almenaŭ 4 aŭ 5 jarojn
(Fundamenta Krestomatio, ĉapitro 5-a, paĝo 269-a) <<<<<<<<

Fino
de citaĵo
>
> laszlo i. toth

Eugenio

No hay comentarios:

 
lernu!